Halldór Stefánsson

Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Halldór.

Halldór Stefánsson (naskiĝis la 1-an de decembro 1892, mortis la 5-an de januaro 1979) estis islanda verkisto.

Halldór Stefánsson
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1892 (1892-12-01)
en Islando
Morto 5-an de januaro 1979 (1979-01-05) (86-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unu el la plej konataj novelistoj islandaj, kvankam lia unua novelo aperis kiam li estis preskaŭ 30-jara. Lia unua novelkolekto aperis 1930, presita en Germanio. Iuj el liaj noveloj tamen aperis en germanlingvaj gazetoj per helpo de judino loĝanta en Berlino longe antaŭ ol lia nomo fariĝis konata en Islando. La unua novelo nomiĝis Hjálp (Helpo) kaj aperis en la socialdemokrata gazeto Vorwärts 1924.

Halldór estis socialisto, li travivis du mondmilitojn kaj la grandan ekonomian krizon ĉirkaŭ kaj post 1930. Tiuj faktoj multe influis lian temaron kaj en liaj verkoj speguliĝas ofte kontrastoj: riĉo - malriĉo, reganto - regato. Alternas malĝojo kaj ironio, kiuj frape elstaras en la konciza stilo de Halldór.

Halldór studis kelkajn lingvojn (eksterlerneje) inter ili esperanton. Malgraŭ la fakto, ke Halldór laboris kiel dungito dum sia tuta vivo, plej longe kiel banka oficisto, sed ankaŭ kiel presisto. La amplekso de lia verkaro estas konsiderinda kiel montras la sekva bibliografio:

Ĉefaj verkoj redakti

Per kelkaj strekoj Í fáum dráttum novelaro, Berlino 1930.
La morto sur tria etaĝo kaj aliaj noveloj Dauðinn á þriðju hæð og fleiri sögur 1935.
Unu konservita Einn geymdur novelaro, 1942.
Inter krampoj - rakonto pri morto Innan sviga - andlátssaga romano, 1945.
Noveloj kaj teatraĵetoj Sögur og smáleikrit 1950.
Dekses noveloj elektitaj de Ólafur Jóhann Sigurðsson Sextán sögur 1956.
Kvarpersona pokero   romano, 1959.
La historio pri la homo kiu surtretis sian manon Sagan af manninum sem steig ofan á höndina á sér romano, 1960.
Malhelaj runoj Blakkar rúnir novelaro, 1962.
Sur transportrimeno de la sorto Á færibandi örlaganna romano, 1973.

Krom la supre menciitaj verkoj aperis en diversaj gazetoj aliaj noveloj, poemoj, recenzoj kaj aliaj eseoj.

En Esperanto aperis redakti