Hamoko

Tipo de arbarinsulo en Sudorienta Usono

La Hamoko (angle : hammock) estas termino uzata en Sudorienta Usono por arbareroj, kutime de foliarboj, kiuj konstituas arbarinsulojn en kontrastanta ekosistemo. Hamokoj kreskas sur levataj areoj, ofte nur kelkajn centimetrojn altaj, ĉirkaŭatajn de malsekejoj kiuj estas tro malsekaj por subteni ilin. La esprimo hamoko ankaŭ estas aplikata al arbareroj de foliarboj kreskantaj sur deklivoj inter malsekejoj kaj pli sekaj ĉirkaŭaj terenoj kiuj subtenas miksan aŭ koniferan arbaron.

Hamokoj vegetantaj en florida marĉa regiono.

Specoj de hamokoj trovataj en Usono inkludas tropikajn foliarbo-hamokojn, mezvarmajn foliarbo-hamakojn, kaj marbordajn hamokojn. Hamokoj ankaŭ estas ofte klasifikataj kiel "humida" (malseka grundo), "mezofita" (humideta grundo) aŭ "kserofita" (seka grundo). La tipoj ne estas reciproke sin ekskludantaj, sed ofte transiras unu en la alian.

Male al multaj ekosistemoj de la marborda ebenaĵo de Sudorienta Usono, la hamokoj ne estas rezistemaj al fajro. La hamokoj tendencas troviĝi en lokoj kie fajro ne estas ofta, aŭ kie ekzistas ia protekto kontraŭ fajro en najbaraj ekosistemoj. La hamokoj komencis disvolviĝi en historiaj tempoj en lokoj kie fajro estis subpremata per homa interveno, aŭ kie altecoj super malsekregionoj estis kreataj sekve de dragado, minado, kreado de vojoj kaj digvojoj, kaj kaŭze de aliaj homaj aktivecoj. Aliflanke, multaj hamokoj estis home detruataj, ĉar ili ofte troviĝas sur altaĵoj en dezirindaj lokoj, kiel ekzemple bariero-insuloj kaj aliaj akvorandolokoj [1].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti