Johannes (Hans) Jankowski (?, la 29-an de aprilo 1929 - Dortmund, la 10-an de majo 2018)[1] estis germana esperantisto.

Hans Jankowski
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1929 (1929-04-29)
Morto 10-an de majo 2018 (2018-05-10) (89-jaraĝa)
en Dortmundo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dum jardekoj li serioze serĉis kaj esploris rilate al Esperanto kaj moneroj kaj medaloj. Li estis ankaŭ aktiva filatelisto. Li faris pionirajn laborojn rilate al Esperanto-kulturo kaj eldonis fakajn katalogojn.

Kiel esperantisto Hans ankaŭ malavare subtenis la Esperanto-movadon en Nepalo, per ofta feriado en la lando kaj stipendioj al Esperanto-vojaĝoj de nepalaj geesperantistoj.

La lastajn jarojn li pasigis en flegohejmo en la Ruhr-regiono.

Verkoj redakti

  • Esperanto-medaloj + moneroj. Aŭtora eldono (1990), 18 p.
  • Esperanto-medaloj: 1912 - 1995. Aŭtora eldono (1995), 32 p.
  • Esperanto-mono: ilustrita historio pri universala monosistemo. Aušra. Kaunas. 2000 (2-a eldono), 32 p.
  • Esperanto-poŝtmarkoj: 1912-2001.

Referencoj redakti