Hans Puchsbaum (naskiĝinta antaŭ 1390; mortinta en 1454) estis arĥitekto kaj konstruestro de gotika arĥitekturo. Inter proksimume 1446 kaj 1454 li estis la estro de la katedralkonstrua metiejo por la Sankta Stefano en Vieno.

Hans Puchsbaum
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1390 (1390-01-01)
Morto 1-an de januaro 1454 (1454-01-01) (64-jaraĝa)
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Plano de la urbopreĝejo de Steyr
Enskribaĵo pri "Hanns Bŭböm" (Hans Puchsbaum)

Ekde 1432 li estis pruveble en Vieno. Antaŭe li kunlaboris je la konstruado de la katedralo de Ulm. En la 1440-aj jaroj li fariĝis estro de la katedralkonstrua metiejo de Sankta Stefano. La pli malnova esploro atribuas al li multajn verkojn, por kiuj aŭtoras Laurenz Spenning, kiu komencis labori sub li kiel submajstro kaj post lia morto transprenis en 1454 la estradon de la konstrumetiejo. Tio koncernas precipe la survolbado de la laŭlonga domo kaj la planojn por la norda turo ekestintaj proksimume 1450. Krom tio Puchsbaum direktis la transkonstruadon de la bildkolono „Spinistino ĉe la Kruco“ en Vieno. Krom tio estas dokumentebla lia kunlaboron je la urba paroha preĝejo de Steyr kaj de la preĝejo en Spišský Štvrtok (Slovakujo).

Oni honoris lin en 1872 per nomado de strateto (Puchsbaumgasse) kaj en 1875 de placo (Puchsbaumplatz) en Vieno laŭ li.

Literaturo redakti

  • Hans Josef Böker: Laurenz Spenning und die Entwicklung des Architektenberufs im späten Mittelalter. En: Bürger, Stefan; Klein, Bruno (eldoninto): Werkmeister der Spätgotik. Personen, Amt und Image. Darmstadt 2010, pj. 162–170.
  • Hans Josef Böker: Architektur der Gotik. Bestandskatalog der weltgrössten Sammlung an gotischen Baurissen (Legat Franz Jäger) im Kupferstichkabinett der Akademie der bildenden Künste Wien; mit einem Anhang über die mittelalterlichen Bauzeichnungen im Wien Museum Karlsplatz. Salcburgo [k.a] 2005.
  • Hans Josef Böker: Der Wiener Stephansdom. Architektur als Sinnbild für das Haus Österreich. Salcburgo 2007.
  • Jörg Deuter: Puchsbaum, Hans. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Volumo 20, Duncker & Humblot, Berlino 2001, ISBN 3-428-00201-6, p. 756
  • Karl Weiß: Puchsbaum, Heinz. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 26, Duncker & Humblot, Lepsiko 1888, p. 685.