Bildkolono[1] estas kristanisma etmonumento kiu troviĝas oftege apud vojoj kaj padoj.

bildkolono en Hollersbach (sanktuloj Notburga kaj Johano Nepomuka)

La pilaĵo/kapeleto estas el ligno aŭ ŝtono enhavanta aŭ portanta, skulptite aŭ pentrite, votan aŭ edifan artaĵon (ekz. de sanktulo, de sceno el la Biblio, de la Krucumito kpt.). La starigo kaj flegado de tiaj bildkolonoj ankoraŭ en niaj tagoj ekzistas, aparte en la alpaj landoj. Ili estu memorloko pri (bona/malbona) evento, dankesprimilo pri savo aŭ simpla loko invitanta al preĝado.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. termino laŭ Kristana Glosaro de B. Eichkorn