Hans Stuifbergen

nederlanda idisto

Hans Stuifbergen (naskiĝis la 6-an de novembro 1961 en Heemskerk, Nederlando) kaj pasis sian junecon en Castricum. Kiam li interesiĝis pri interlingvoj, li fariĝis komence Esperantisto. Sed li pensis, ke tiu lingvo diskriminacias la inan sekson. En 1991 li do Idistiĝis. Dum 1995 li iĝis la unua redaktoro de la bulteno Ido-Saluto. Samjare li ankaŭ komencis eldoni La Kordiego Geyal, revuo pri kulturo, ideologio kaj sekseco, kies titolo poste ŝanĝiĝis al La Kordiego. Li organizis en 1997 Ido-konferencon en Bakkum (ĉirkaŭ Castricum). Dum 2001 li prenis la taskon redakti Progreson, bultenon de ULI (Uniono por la Linguo Internaciona). Li fariĝis prezidanto de ULI en 2004.

Hans Stuifbergen
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1961 (1961-11-06) (62-jaraĝa)
en Heemskerk
Lingvoj nederlandaIdo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo idisto
vdr

Hans Stuifbergen estas la aŭtoro kaj la tradukisto de pluraj libroj. La plej famaj el ili estas: Parolacho (libro pri seksa slango) kaj biografio en Ido pri la vivo de la franca poeto Arthur Rimbaud.

Eksteraj ligiloj redakti