Harardazipo

specio en la genro Chaetophractus

La Harardazipo, Chaetophractus villosus, de la familio de dazipedoj, estas unu el plej grandaj kaj plej multnombraj el la dzipoj el tuta Sudameriko. Ĝi loĝas je marnivelo en altitudoj de ĝis 1,300 metroj tra la suda parto de Sudameriko, kaj povas troviĝi en herbejoj, arbaroj, kaj savano, kaj eĉ startis koloniigi agrikulturajn areojn. Ĝi estas lerta fosanto kaj pasas plej el sia tempo subgrunde. Ĝi faras kaj portempajn kaj longdaŭrajn nestotruojn, depende el ties manĝofonto.[1] Tiu dazipo povas uzi speciale evoluitajn membranojn en sia nazo por akiri oksigenon el la ĉirkaŭaj grunderoj sen enspiri la proprajn grunderojn.[2] Tiuj dazipoj estas protektitaj el predantoj pere de serio de fajnaj, ostecaj platoj laŭlonge de la kapo kaj dorso. Ili atingas seksan maturecon je ĉirkaŭ 9 monatoj kaj povas vivi ĝis ĉirkaŭ 30 jarojn en kaptiveco. Kvankam tiu animalo estas kutime kolektita pro sia viando kaj sia ŝelo, aŭ simple mortigita pro kontraŭplagaj farmistoj, ĝi montris reziston, kaj la populacioj ŝajne eltenas tiun espluatadon. Nune ne estas protekta praktiko por tiu ĉi dazipo, sed ja ĝi loĝas en multaj protektitaj areoj. Tiu specio de dazipo estas serĉata por reserĉado pro ties adapteblo al laboratoria vivo, kaj relativa rezisto kontraŭ situacioj de streso.[3]

Piche Patagonico 1.jpg
Piche Patagonico
Arealo

Notoj redakti

  1. "Journal of Mammology" Brian K. McNab
  2. "The vomeronasal organ of the South American armadillo Chaetophractus vilosus (Xenarthra, Mammalia): anatomy, histology and ultrastructure" P.D. Carmanchahi, et al.
  3. "Effects of land use on the distribution of three species of armadillos in the Argentinean Pampa." Agustin M Abba, et al