Harry Hopman

aŭstralia tenisisto

Henry Christian Harry Hopman (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1906 en Glebe proksime de Sidnejo; mortis la 27-an de decembro 1985) estis aŭstralia tenisisto.

Harry Hopman
Harry Hopman 1930s.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1906 (1906-08-12)
en Sidnejo
Morto 27-an de decembro 1985 (1985-12-27) (79-jara)
en Largo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Familio
Edz(in)o Nell Hall Hopman
Okupo
Okupo tenisisto • tenisa trejnisto • ĵurnalisto • skvaŝisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Harry Hopman (antaŭe kun ĉapo) en la Davisa Pokalo de 1930 malgajnas kontraŭ la italo Giorgio di Stefani

Li en sia sporta kariero inter la jaroj 1930 kaj 1939 en duoblaj viraj kaj miksitaj paraj matĉoj gajnis sep turnirojn el la serio de Granda Ŝlemo. Ankoraŭ pli sukcese li estris la aŭstralian nacian tenisan teamon de la Davisa Pokalo. Kiel teama kapitano li gvidis la aŭstralian teamon inter la jaroj 1939 kaj 1967 al entute 16 venkoj de la pokalo, kio igas lin la entute plej sukcesan teaman kapitanon de la Davisa Pokalo.

Laŭ li nomatas la Hopman-Pokalo (angle Hopman Cup), monda turniro por miksitaj paraj matĉoj.