Harry J. Lewis

(Alidirektita el Harry J. LEWIS)

Harry J. LEWIS (naskiĝis en 1913; mortis la 11-an de novembro 1993) estis kanada esperantisto, dumviva UEA-membro kaj longtempa delegito en Halifakso (Kanado). Li ankaŭ servis kiel estrarano de Kanada Esperanto-Asocio, interalie kiel redaktoro de ĝia revuo Lumo. Lian grandan kolekton de Esperantaj libroj transprenis Stevens T. Norvell, kiu faris el ĝi Libraron Ludovikan, la plej grandan ankoraŭ kreskantan Esperantan libraron de Nord-Ameriko.