Malfermi la ĉefan menuon
Stevens T. Norvell Jr.

Stevens T. NORVELL (Jr.) (naskiĝis la 11-an de februaro 1923 en Usono, mortis la 7-an de februaro 2015) estis kanada esperantista aktivulo, kolektinto kaj prizorganto de Libraro Ludovika (la plej granda Esperanto-biblioteko en Nord-Ameriko), Honora Membro de UEA.

Li ekstudis medicinon dum soldatservo kaj diplomitiĝis en 1947. Kiel konvinkita pacifisto en 1950, pro la milito en Koreio li ekloĝis en Kanado, kie li faris karieron kiel ĥirurgo. Ĝis sia emeritiĝo en 1992 li laboris kiel instruisto pri ĥirurgio en la Universitato Dalhousie en Halifakso, kie li ankaŭ gvidis esplorojn, precipe pri melanomo.

Norvell kreis en Kanado tutlandan ekzamenon por novaj ĥirurgoj kaj ĉiujare oni aljuĝas premion kun lia nomo al iu el la superaj ekzamenitoj. Ekde sia emeritiĝo en 1992 li estis Honora Emerita Profesoro de Ĥirurgio[1].

Esperanton li eklernis unuafoje aŭtodidakte, kiel 15-jara skolto. Pro la venonta emeritiĝo, li decidis reveni al Esperanto en la Jubilea Jaro 1987. De post tiam li partoprenis en someraj kursoj, ekzamenoj kaj kongresoj. Li prelegis pri melanomo en la Internacia Kongresa Universitato en la 77-a Universala Kongreso en Vieno (1992) kaj aktive verkis en Esperanto. Li kunlaboris pri medicinaj kaj ĥirurgiaj terminojn por Plena Ilustrita Vortaro (2002) kaj reviziis Angla-Esperanta medicina terminaro (2001) kaj Esperanta-angla medicina Terminaro (2006) de Yamazoe Saburoo.

En la jaroj 19952001 Norvell estis vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, de 2004 ĝis 2011 redakciano de Medicina Internacia Revuo. Ekde 1967 li estis membro de UEA, ekde 1987 ankaŭ delegito kaj ekde 1990 fidela membro de Societo Zamenhof. Norvell estis konstanta kunlaboranto de la magazino Monato[2].

Emeritiĝinte de sia laboro kiel ĥirurgo kaj profesoro de medicino ĉe la Universitato Dalhousie, li ekfrekventis la Universalajn Kongresojn kaj enplektiĝis en la laborojn de Universala Medicina Esperanto-Asocio. Lin aparte interesis la medicina terminologio de Esperanto.

Transpreninte la grandan pri-Esperantan libro-kolekton de Harry Lewis, Stevens evoluigis kaj katalogigis ĝin kiel Libraro Ludovika, por ke ĝi estu plene alirebla al kanadaj esperantistoj. Pro liaj grandaj meritoj Kanada Esperanto-Asocio en 2002 elektis lin Honora Membro, la saman rekonon en la 90-a Universala Kongreso li ricevis ĉe UEA.

ReferencojRedakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/04, paĝo 15: La sundevena malamiko verkita de Stevens Norvell.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/07, paĝo 14: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo? verkita de Stevens Norvell.

Eksteraj ligilojRedakti