Hartmanice

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hartmanice (apartigilo)

Hartmanice (germane Hartmanitz) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Plzeň, distrikto Klatovy. Vivas ĉi tie 929 loĝantoj (2023).

Hartmanice
germane Hartmanitz
urbo
Preĝejo de sankta Katarina en placo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hartmanice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Sušice
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Situo Hartmanice
 - alteco 712 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ 10″ N 13° 27′ 16″ O / 49.16944 °N, 13.45444 °O / 49.16944; 13.45444 (mapo)
Areo 62,2 km² (6 220 ha)
Loĝantaro 929 (2023)
Denseco 14,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1219
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 341 42 ĝis 342 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0322
NUTS 5 CZ0322 556181
Katastraj teritorioj 22
Partoj de urbo 23
Bazaj setlejunuoj 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hartmanice
Retpaĝo: www.muhartmanice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hlavňovice, Srní, Kašperské Hory, Petrovice u Sušice, Rejštejn, Sušice, Prášily, Dlouhá Ves kaj Čachrov.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la urbo devenas el la jaro 1219.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 312
18804 778
18904 686
19004 036
19103 884
19213 766
JaroLoĝantoj
19303 761
19501 427
19611 496
19701 336
19801 199
19911 234
JaroLoĝantoj
20011 161
20111 037
20141 057
20161 039
20171 026
20181 000
JaroLoĝantoj
2019974
2020959
2021916
2022929
2023929

Partoj de municipo redakti

 
Domaro Hořejší Krušec
 
Unu el multaj kasteletoj en la katastro de Hartmanice – tiu ĉi situas en domaro Kundratice, kiu estas la dua plej homa loka parto d ela urbo
 
Tipa ĉešumava pejzaĝo ĉe domaro Loučová. En fono turo de preĝejo en Petrovice u Sušice
 
Muzeo de Dr. Šimon Adler en la loka parto Dobrá Voda
  • Dobrá Voda – 888 m, domaro situanta 2,5 km sude super Hartmanice. Antaŭe pilgrima loko, pli poste administra centrejo de la samnomata armea spaco, hodiaŭ signifa turista celo. La preĝejo de sankta Gunter el la jaro 1706, fonto de freca akvo, Muzeo de Dr. Šimon Adler. Super la domaro monto Březník (1 007 m) kun kapeleto konstruita en la jaro 1992 sur la devena, detruita kapelo. La devena nomo de la domaro estis ankaŭ Březník, alinomita ĝi estis laŭ fonto de akvo.
  • Dolejší Krušec – 630 m, vilaĝo 2 km oriente de Hartmanice proksime de fluo de rivero Otava. La devena domaro estiĝis apud malnova sala pado, ĝi estis centrejo de bieno. La nealirebla baroka kastelo kun konservita sunhorloĝo. Konsisto de Hartmanice ekde la jaro 1960, ĝis tiu tempo memstara municipo.
  • Dolejší Těšov – 730 m, vilaĝo 3 km nordokcidente de Hartmanice, la plej homa domaro de la municipo. La simpla baroka kastelo forbrulis en la jaro 1956, sed post la incendio ĝi estis renovigita. Ĝis la jaro 1960 sidejo de loka nacia komitato Těšov u Sušice.
  • Hartmanice
  • Hořejší Krušec – 678 m, vilaĝo 1 km norde de Hartmanice. La unua mencio el la jaro 1336. Empira kasteleto el komenco de la 19-a jarcento. Al Hartmanice alligita en la jaro 1950, antaŭe konsisto de municipo Hořejší Těšov.
  • Hořejší Těšov – 750 m, vilaĝo 3 km nordokcidente de Hartmanice. Ĝisla jaro 1960 konsisto de municipo Těšov u Sušice.
  • Chlum – 596 m, vilaĝo 2,5 km norde de Hartmanicr apud ŝoseo Hartmanice – Petrovice u Sušice. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
  • Javoří – 780 m, fora vilaĝo 6 km nordokcidente de Hartmanice sub monteto Vosík. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
  • Keply – 930 m, fora domaro ofice renovigita nur en la jaro 1992, 10 km okcidente de Hartmanic. La domaron kreas 2 panelaj loĝdomoj, el kiuj en unu estas pensiono.
  • Kochánov – 850 m, disa fora domaro 11 km okcidente de Hartmanice apud vojo Keply – Petrovice u Sušice. En la supra parto de la domaro mortintaj tabuloj. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
  • Kříženec – 720 m, solejo 3 km sude de Hartmanice, sen daŭraj loĝantoj. Ĝis la jaro 1960 parto de Štěpanice.
  • Kundratice – 680 m, la dua plej homa domaro de Hartmanice, 1 km sude de la municipo. La empira kastelo. Ĝis la jaro 1960 parto d emunicipo Štěpanice.
  • Loučová – 666 m, vilaĝo kaj korto 3 km norde de Hartmanice, unue menciata en la jaro 1389. En la 19-a jarcento ĉi tie kunvenadis lokaj kaj pragaj patriotoj. Estadis ĉi tie birfarejo kun karakteriza konstruaĵo kaj volbitaj keloj. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Jiřičná.
  • Malý Radkov – 740 m, solejo 4,5 km sudoriente de Hartmanice apud la pado ĝis Rejštejn kaj Kašperské Hory. Konsisto de Hartmanice ekde la jaro 1960.
  • Mochov – 870 m, vilaĝo 6 km nordokcidente de Hartmanice. Situadis ĉi tie unu el la plej malnovaj šumavaj vitrofarejoj. Objektoj de popola šumava arkitekturo, en la pejzaĝo spuroj post minado de oro. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
  • Palvinov – 646 m, vilaĝo 3,5 km oriente de Hartmanice. Kasteleto el la 18-a jarcento Konsisto de Hartmanice ekde la jaro 1960.
  • Prostřední Krušec – 650 m, vilaĝo 2,5 km norde de Hartmanice 0,7 km super Dolejší Krušec. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Dolejší Krušec.
  • Světlá – 580 m, vilaĝo 3,5 km norde de Hartmanice apud ŝoseo Hartmanice – Petrovice u Sušice. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Jiřičná.
  • Štěpanice – 687 m, vilaĝo 2 km sudoriente de Hartmanice apud vojo ĝis Rejštejn. Ĝis la jaro 1960 sidejo de loka nacia komitato. Hodiaŭ preskaŭ sen loĝantoj.
  • Trpěšice – 650 m, vilaĝo 1 km oriente de Hartmanice. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Dolejší Krušec.
  • Vatětice – 637 m, vilaĝo 3,5 oriente de Hartmanice. En la vilaĝo situadis burgejo menciata en la jaro 1644, sed jam en la jaro 1656 dezerta. Pli poste renovigita kaj alikonstruita en kastelon, kiu estis post la milito detruita. Ĝis la jaro 1960 sidejo de loka nacia komitato.
  • Vlastějov – 686 m, vilaĝo 5 km nordokcidente de Hartmanice. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
  • Zálužice – 709 m, solejo 2,5 km sudoriente de Hartmanice. Konsisto de la municipo ekde la jaro 1960.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj en la unuopaj domaroj de Hartmanice

Jaro 1869 1900 1930 1950 1970 1991 2001 2014 Domoj (2001)
Dobrá Voda 175 160 138 35 15 7
Dolejší Krušec 167 184 149 62 30 12 16 12
Dolejší Těšov 153 168 175 91 111 93 81 29
Hartmanice 597 892 696 354 496 751 714 111
Hořejší Krušec 62 72 64 48 81 46 35 18
Hořejší Těšov 380 339 306 45 30 6 8 17
Chlum 204 201 222 128 99 68 54 24
Javoří 66 53 37 29 28 20 20 6
Keply 58 34 10 32 2
Kochánov 571 506 489 60 1 1 2 5
Kříženec 41 27 27 12 15 0 0 3
Kundratice 328 316 344 130 138 78 73 37
Loučová 182 148 131 66 55 14 8 17
Malý Radkov 25 32 18 0 7 3 6 2
Mochov 94 96 88 16 0 1 2 3
Palvinov 103 101 93 25 17 16 7
Prostřední Krušec 152 159 144 33 39 23 18 17
Světlá 91 79 78 43 40 18 15 14
Štěpanice 166 189 111 137 28 14 4 11
Trpěšice 34 32 33 17 7 2 2 2
Vatětice 140 91 82 66 17 14 5 7
Vlastějov 108 97 86 55 64 50 33 18
Zálužice 61 60 48 25 3 2 4
urbo Hartmanice 3 958 4 036 3 569 1 427 1 336 1 234 1 161 1 057 373

Memorindaĵoj redakti

Pluaj fotoj redakti