Hasbergen
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
Hasbergen estas urba komunumo en norda Germanio, je la flanko de la montaro Teutoburger Wald, ĉirkaŭ 10 kilometrojn sude de la urbo Osnabrück. La urbo troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio, tuj sudokcidente de la samnoma urbo Osnabrück, kiu mem ne apartenas al la distrikto. Fine de decembro 2022 Hasbergen havis 11119 loĝantojn.
Hasbergen | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||||
Distrikto | Distrikto Osnabrück | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | +49 (0) 5405 | ||||||
Poŝtkodo | DE-49205 | ||||||
Aŭtomobila kodo | OS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 03459021 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Frank Stiller | ||||||
Adreso de la administrejo | Martin-Luther-Str. 12 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 11119 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 52° 13′ N, 7° 55′ O (mapo)52.2166666666677.9166666666667Koordinatoj: 52° 13′ N, 7° 55′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 62-228 m | ||||||
Areo | 21,37 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.hasbergen.de | ||||||
La urbo gastigas la fabrikon de specialaj maŝinoj por agrikulturo Amazonen-Werke.
Rilatoj al Esperanto redakti
En la urbo vivas Hans Welling, tre aktiva pri amatora radio kaj je multaj jaroj vicprezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj. Ekde 1977 li prizorgas radioamatoran Esperanto-konkurson, kiu ekde tiam ĉiujare okazas dum la tria kompleta semajnfino de novembro.