Hauenstein-Ifenthal

komunumo de Svislando

Hauenstein-Ifenthal estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 310 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Hauenstein-Ifenthal
Blazono de Hauenstein-Ifenthal
Preĝejo de Ifenthal
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Geografia situo CH1903: 632745 / 247683 (mapo)47.3791666666677.8722222222222Koordinatoj: 47° 23′ N, 7° 52′ O; CH1903: 632745 / 247683 (mapo)
Nombro de loĝantoj 310
Areo 5,30 km²
Alteco 675 m super marnivelo
Poŝtkodo 4633
Komunumkodo 2491
Mapo de Hauenstein-Ifenthal
vdr

Geografio redakti

La komunumo Hauenstein-Ifenthal situas sur la kulmino de Suba Hauenstein-Pasejo sur la kresto de la Soloturna Ĵuraso. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Ifenthal kaj Hauenstein, la setlejo Wald kaj diversaj izolitaj bienoj.

Trafiko redakti

Tra Hauenstein pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu de Olten tra Trimbach super la Suba Hauenstein-Pasejo tra Buckten al Bazelo. Al Ifenthal kondukas mallarĝa flanka vojo de Hauenstein. Per la buslinio de Olten al Wisen la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome ekzistas ankaŭ buslinio de Infenthal tra Hauenstein kaj Läufelfingen al Wisen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ifenthal datiĝas el la jaro 1189 kiel Ifental, kaj de Hauenstein el la jaro 1260 kiel Horwen. Dum mezepoko Ifenthal apartenis al la Senjoroj de Ifenthal, de kiuj ĝi transiris en la jaro 1263 al la Senjoroj de Eptingen kaj al la urbo Bazelo, de kiu ĝin la urbo Soloturno aĉetis en la 15-a jarcento. Hauenstein estis sub la regado de la Grafoj de Froburgo kaj estis parto de la voktejo Gösgen, kiun la urbo Soloturno aĉetis en la jaro 1458. Ĝis la jaro 1674 Hauenstein kaj Ifenthal apartenis al la komunumo Trimbach. Tiam Hauenstein-Ifenthal fariĝis memstara paroĥo kaj komunumo. Tra la Suba Hauenstein-Pasejo jam dum la romia epoko pasis grava pasejvojo, kiu konektis la tiamajn provincoĉefurbojn Vindonissa kaj Soloturnon. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti