Hawise de Monmouth

Hawise de MONMOUTHHadewis (vivis en la frua 12-a jarcento), kies deveno kaj parencaro estas nekonataj, estis la edzino de William fitzBaderon, kiu tenis Monmouth, Kimrio kaj vivis en Kastelo de Monmouth ekde la jaro 1082 sub la ordono de Reĝo Vilhelmo la 1-a (Anglio). Monmouth estis antaŭe tenita fare de la onklo de Vilhelmo, Withenoc, kiu neniam edziĝis kaj retiriĝis de sia ofico por fariĝi monaĥo. Hawise estas la unua virino rezidanta de Monmouth kies nomo estas registrita.

Hawise kaj William fitzBaderon havis du filinojn kaj unu filon.

  • Iveta kaj Advenia estis iliaj filinoj,[1] unu el ili edziniĝis kun ano de la familio de Cormeilles. La infanoj de tiu geedziĝo, nepoj de Hawise kaj William, estis Richard, Robert kaj Alexander de Cormeilles.[2]
  • Baderon fitzWilliam estis ilia filo. Li sukcedis al sia patro kiel lordo de Monmouth kaj tenis la titolon ĝis ĉirkaŭ 1170/1176.

En 1101, kiam William donacis la nov-kompletan Prioreja Preĝejo St. Mary kaj ĝian aneksitan Priorejon de Monmouth al la parenca Abatejo Saint-Florent de Saumur, kune kun la profitoj de pluraj lokaj preĝejoj, la donaco estis formale konfirmita fare de Hawise, Iveta kaj Advenia.[3] La 18-an de marto 11011102 la Prioreja Preĝejo estis konsekrita fare de Hervey le Breton, episkopo de Bangor, en la ĉeesto de abato William de Saint-Florent de Saumur kaj de Bernard, kapelano de Henriko la 1-a (Anglio), Hawise kaj siaj du filinoj faris krucojn kiuj estis uzitaj dum la ceremonio.[4]

Bibliografio redakti

  • H. Guillotel, "Une famille bretonne au service du Conquérant: les Baderon" in Droit privé et Institutions régionales: études historiques offertes à Jean Yver (Paris: Presses Universitaires de France, 1974) pp. 361–367 Selected pages en Google Books
  • K. S. B. Keats-Rohan, Domesday people: Prosopography of persons occurring in English documents, 1066-1166 vol. 1 (Boydell & Brewer, 1999) p. 484 etc. Selected pages en Google Books
  • Keith Kissack, Mediaeval Monmouth (Monmouth: Monmouth Historical and Educational Trust, 1974)

Referencoj redakti

  1. J. Horace Round, ed., Calendar of Documents Preserved in France: 918-1206: Anjou: part 2 (1899) no. 1133, 1136, 1138
  2. W. Dugdale; J. Caley, H. Ellis, B. Bandinel, eds, Monasticon Anglicanum (6 vols. London, 1817-1830) vol. 4 p. 597; J. Horace Round, ed., Calendar of Documents Preserved in France: 918-1206: Anjou: part 2 (1899) no. 1139
  3. J. Horace Round, ed., Calendar of Documents Preserved in France: 918-1206: Anjou: part 2 (1899) no. 1133
  4. J. Horace Round, ed., Calendar of Documents Preserved in France: 918-1206: Anjou: part 2 (1899) no. 1138; cf. William Farrer, An outline itinerary of King Henry the First (Oxoniae, 1920) p. 13 Textus apud archive.org

Eksteraj ligiloj redakti