Heinrich-Schütz-Musikfest

La Heinrich-Schütz-Muzikfestivalo (ger.: Heinrich Schütz Musikfest) estas ĉiujare okazanta festivalo de antikva muziko honore al komponisto Heinrich Schütz. Ĝi okazas ĉiam en oktobro je la tri gravaj stacio de vivo kaj verkado (Bad Köstritz, Dresdeno kaj Weißenfels) de la muzikisto. La Heinrich-Schütz-Muzikfestivalon nun aranĝas la asocio Mezgermanuja barokmuziko en Saksujo, Saksujo-Anhalto kaj Turingujo (mallonge MBM) kunlabore kun la muzikasocio „Heinrich Schütz“ je Weißenfels, la Schütz-Akademio je Bad Köstritz kaj la asocio Dresdena Kortego-Muziko.

Historio redakti

En 1998 diversaj institucioj interkonsentis kunlaboron por la celo, krei transfederacieran muzikfestivalon, kiu reprezentu la barokan kulturon de meza Germanujo. Dum kiam en la federacieroj Saksujo, Saksujo-Anhalto kaj Turingujo okazas apartaj festivaloj honore al Johann Sebastian Bach (Turingaj Bach-Semajnoj, Bach-Festivalo je Lepsiko, Bach-Festivalo je Köthen) kaj unuopaj festivaloj pri Georg Philipp Telemann kaj Georg Friedrich Händel, en 2010 unuafoje superregiona festivalo akcentis la gravecon de Heinrich Schütz por la barokmuziko de la regiono. La tri festivalaj urboj de la Heinrich-Schütz-Muzikfestivalo agordas siajn programojn.

Postuloj kaj konceptado redakti

Heinrich Schütz estis la unua germana komponisto de internacia graveco.[1] Sen liaj komponaĵoj la verkoj de Bach, Händel kaj Telemann preskaŭ ne estus imageblaj.[2] La Heinrich-Schütz-Musikfestivalo honoras lin kiel muzikisto de internacia rango. Tutmonde renomaj ensembloj ludas liajn verkojn ĉe la vivolokoj de la komponisto. Same kiel Heinrich Schütz ĝis en la alta aĝo enprenis pli novajn kaj modernajn influojn en sia muzikon, la Heinrich-Schütz-Musikfestivalo ne sin kontentigas per tio, aŭdigi lian muzikon en koncertoj aŭ muzikaj diservoj. Ĝi metas liajn verkojn – laŭ la temo de la respektiva jaro – en la kuntekston de la muziko de liaj samtempuloj. La historiema koncertado peras la aŭtentan sonimpreson de la 17-a jarcento. El muzika kiel ankaŭ el sociohistoria vidpunkto je tio la komunaĵoj estas same interesaj kiel la diferencoj. La festivalo ankaŭ prezentas voĉlegadojn kaj ekspoziciojn.

Referencoj redakti

  1. Gregor-Dellin 1985, p. 13
  2. Heinemann 1993, p. 212

Literaturo redakti

  • Heinz Krause-Graumnitz: Heinrich Schütz. Sein Leben im Werk und in den Dokumenten seiner Zeit (Lepsiko 1985)
  • Martin Gregor-Dellin: Heinrich Schütz. Sein Leben, sein Werk, seine Zeit (Berlino 1985)
  • Michael Heinemann: Heinrich Schütz und seine Zeit (Laaber 1993; ISBN 3-89007-116-3)

Eksteraj ligiloj redakti