Heinrich Friedrich Hölderlin

Heinrich Friedrich HÖLDERLIN (naskiĝinta la 25-an de januaro 1736 en Lauffen am Neckar, mortinta la 5-an de julio 1772 samloke) estis germana administranto de eksa klostrobieno kaj la patro de la famega verkisto Friedrich Hölderlin.

Heinrich Friedrich Hölderlin
Portreto de 1767
Portreto de 1767
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1736 (1736-01-25)
en Lauffen am Neckar
Morto 5-an de julio 1772 (1772-07-05) (36-jaraĝa)
Familio
Edz(in)o Johanna Christiana Gock
Infanoj Friedrich Hölderlin • Heinrike Breunlin
vdr
Hölderlin-loĝdomo en Lauffen

Vivo redakti

Heinrich Friedrich Hölderlin estis la sesa de sep infanoj de la lauffen-a administristo Friedrich Jacob Hölderlin (1703–1762) kaj de Elisabetha Juliana Haselmeyer (1710–1765); nur li kaj du fratinoj ne mortis junaghe. Li frekventis la gimnazion en Stuttgart antaŭ ol ekstudenti en 1754 ĉe la Universitato de Tübingen jursciencon. Ekde 1760 li deĵoris ĉe la kortega tribunalo kaj sekvis post la morto patra je ties posteno.

Jam la patro estis akirinta diversajn vitejojn, kampojn kaj herbarojn en Lauffen kiun posedajharon Heinrich Friedrich kune kun la du fratinoj ankoraŭ pliampleksigis. Sume la familio posedis 67,6 arojn da vinberĝardenoj, 1,14 hektaroj da herbejoj kaj 23 kampojn; krome kelkajn etĝardenojn kaj fiŝkaptadajn lagetojn.

En 1766 li edzinigis Johanna Christiana Heyn; kun ŝi li havis tri infanojn - en 1770 Friedrich Hölderlin, en 1771 infananĝe mortintan filinon kaj en 1772 Maria Eleonora Heinrica (Rike). Vivis la familio en loĝejo tre proksima al la eksa monaĥejo en la hodiaŭa Nordheimer-strato nr 5: la patro jam estis posedinta tiun ĉi domon. En 1772 Heinrich Friedrich mortis pro apopleksio, verŝajne en la administradejo. Lia vivdino nuptis en 1774 la vinkomerciston Johann Christoph Gok el Nürtingen, kiu tie poste eĉ urbestris. Kun li ŝi havis la filon Karl Gok, do la duonfraton de la poeto.

Literaturo redakti

  • Otfried Kies: Hölderlin und seine Familie in Lauffen am Neckar. Hrsg. von der Hölderlin-Gesellschaft in Verbindung mit der Stadt Lauffen am Neckar. Verlag Hölderlin-Gesellschaft, Tübingen 2001