Heinrich LAMMASCH (21-an de majo 1853 en Seitenstetten; 6-an de januaro 1920 en Salzburg) estis aŭstra punjuristo kaj politikisto, plej lasta ĉefministro de Aŭstrio en la Aŭstra-Hungara Momarĥio.

Li finstudis en la Universitato de Vieno en 1876 kaj estis tie profesoro en 1882 punjuristo. Li poste instruis en Innsbruck, kvar jarojn poste denove en Vieno.

Li partoptrenis en 1899 kaj 1907 kiel konsilisto de la aŭstra-hungara delegacio en la Haaga packonferenco. Li estis en 1900 membro de la tiea Konstanta Internacia Juĝejo kaj oficis trifoje kiel ties prezidanto.

Li estis ankaŭ jura konsilisto de tronposteulo Francisko Ferdinando de Aŭstrio. De 1906 ĝis 1912, laboris li je plano de nova aŭstra punjuro, kiu do ne ekvalidis.

Dum la unua mondmilito, li luktis en la aŭstra parlamento fervore por la interkonsentita paco kun entento kaj agadis kun la t.n. Meinl-grupo ĉirkaŭ la diplomato kaj konzernĉefo Julius Meinl por la paco. En lia verko Das Völkerrecht nach dem Kriege (1917) postulis li ankaŭ internacian organizon. Li partoprenis en 1919 kiel afergvidanto de Germanlingva Aŭstrio en la intertraktado de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye.

Lammasch apartenis al la plej gravaj porparolantoj de la politika neŭtraleco. Li estis nomumita ĉeministro la 27-an de oktobro 1918 fare de Karlo la 1-a. Ekde la 30-a de oktobro, transdonis li kaj liaj ministroj (post foriĝo de la ne-germanaj teritorioj) la potencon al la nova german-axustra ŝtata konsilio kaj la 11-an de novembro - kiam la imperiestro abdikis - ankaŭ li perdis sian oficon.