Jindřich Tutsch
(Alidirektita el Heinrich Tutsch)
Heinrich Tutsch, ĉeĥe Jindřich Tutsch (1893-1931) estis germana pacifisto kaj esperantisto en Ĉeĥoslovakio.
Jindřich Tutsch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1892 |
Morto | 30-an de novembro 1930 (38-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Vivo redakti
Li naskiĝis en 1893 en Šumperk. Li studis ĉe komerca altlernejo, parolis plurajn lingvojn, propagandis Esperanton kaj batalis por la paco. En 1922 li fondis en Prago filion de Amikaro de Interpaciĝo, al kiu li dediĉis plejparton de sia tempo kaj strebado per prelegoj kaj konferencoj. Li meritis pri interŝanĝaj feriaj restadoj de ĉeĥaj kaj germanaj infanoj kun celo kunfratigi ambaŭ naciojn. En la gazeto "Sbratření" (Kunfratiĝo) aperadis la rezultoj de tiaj eksperimentoj kaj plurfoje ankaŭ artikoloj pri Esperanto. Li mortis 38-jara pro grava malsano.
Verkoj redakti
- Esperanto en la servo de la interpaciĝo de la popoloj (Marto-1923-01)
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Sbratření 2/1931 (gazeto Kufratiĝo):
- Marie Hornofová kaj Přemysl Pitter: Jindřich Tutsch
- Dr. Adolf Bischitzky: Jindřich Tutsch a jeho esperantismus (J. Tutsch kaj lia esperantismo)
- Pavla Moudrá kaj Valentin Bulgakov: Andělé mezi námi (Anĝeloj inter ni)
- Ligilo-1932-029: informo pri artikolo de Bischitzky