Malfermi la ĉefan menuon

Přemysl Pitter (la 21-an de junio 1895, en Smíchov, nun kvartalo de Prago — la 15-an de februaro 1976 en Zuriko, Svisio). Li estis elstara ĉeĥa socia aganto, dum la komunisma regado pli konata eksterlande ol en sia patrujo. Li fariĝis ĝisosta pacifisto, neortodoksa kristano, pedagogo, humanisto. Liaj firmaj ideaj bazoj prezentiĝis plej klarvide tuj post la dua mondmilito, kiam li sukcesis savi pli ol 800 infanojn savitaj el naziaj koncentrejoj kaj aliajn, kiujn li savis el postmilitaj internigejoj por germanoj. En kruelaj postmilitaj kondiĉoj lia sukceso en zorgado kaj edukado de germanaj infanoj el Hitlera organizo kun la judaj kaj ceteraj infanoj sen gepatroj aŭ perdiĝintaj al ili, tiu ekzemplo de eduka sukceso restos por ĉiam ekzemplodona, imitinda kaj studinda. Post subiĝo de Ĉeĥoslovakio al soveta influo perdis Pitter eblon plue humanisme edukadi. Li savis sin per aventura fuĝo al okcidentaj landoj. Tie li daŭrigis sian humanisman mision kune kun sia tutviva kunlaborantino Olga Fierz kaj li mortis en ŝia patrujo en Svisujo, dum ŝi daŭrigis disvastigi liajn vivkonceptojn ĝis sia morto la 17-an de junio 1990.

Přemysl Pitter
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1895 (1895-06-21)
en Smíchov
Morto 15-an de februaro 1976 (1976-02-15) (80-jara)
en Affoltern ĉe Albis
Lingvoj Esperantoĉeĥa lingvo
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Alma mater Protestant Theological Faculty – Charles University
Profesio
Profesio pedagogoesperantisto
Information icon.svg
vdr


Přemysl Pitter

EsperantoRedakti

Junaĝe li lernis kaj poste en la pacifisma movado subtenis Esperanton.[1]

BiografioRedakti

  • 1911-02-28 mortis patrino de Přemysl.
  • 1911-1912 en libropreseja lernejo en Lajpzigo kaj poste laboras ĉe sia patro kiel faklaboristo.
  • 1913 mortis en aprilo lia patro kaj oni rajtigis lin malgraŭ lia juneco mastri la presejon.
  • 1914 pro problemoj en la gvidado de la presejo li en septembro libervole soldatiĝis en la aŭstria armeo.
  • 1914-1918 la militaj brutalaĵoj aliigis lian vivkoncepton. Li forkuris de sia taĉmento kaj li estis kondamnita al morto, sed pro ĥaoso dum batalo neplenumita.
  • 1919 servado en ĉeĥoslovaka armeo.
  • 1920-1921 li plenumas socian flegon kaj edukon al malzorgata junularo en praga kvartalo Žižkov. Ekstera studento de teologia fakultato de praga universitato.
  • 1921-1928 li forlasas studion preferante praktikan aplikon dela kristanaj kaj humanismaj ideoj. Larĝa publika aktiveco, eldonado de gazeto Sbratření (Kunfratiĝo), internaciskale fervore aktiva en porpaca strebado, fondas spiritan kaj etikan movadon "Nova Jerusalemo", plivastigas sian edukan simpatianaron.
  • 1922-1933 fondo de kooperativo por konstrui edukan domon Miliĉ-domon, kiu estis 24.12.1933 malfermita.
  • 1938 malfermita la sanigejo "Domov" en Mýto apud Pilzeno.
  • 1939-1945 eĉ post la naziisma okupacio li daŭrigas vivdanĝere sian helpon al judoj kaj germanaj demokratoj.
  • 1945-1947 sava agado "Kasteloj".
  • 1948-1951 post vanaj provoj teni la nivelon de la edukado en humanismaj linioj, li 21.8.1951fuĝas en okcidentajn landojn antaŭ certa likvido.
  • 1952-1962 kun daŭra subteno de Olga Fierz li plenumas nefacilan mision kun socialaj kaj teologiaj servoj en internigejo por fuĝintoj en Valka ĉe Nurenbergo en Bavario. Kunlaboro kun BBC kaj Radio Libera Eŭropo.
  • 1962-1976 Li daŭrigas siajn humanismajn kaj kristanajn servojn, eldonas gazeton "Hovory s pisateli" (Interparoloj kun alskribintoj). Li daŭrigas eldonan aktivecon.
  • 1969-1970 kun Olga Fierz organizas helpon kaj subtenas fuĝintojn el Ĉeĥoslovakio.

HonorigojRedakti

  • Premiito per Merita kruco de la I-a klaso de la Federacia Respubliko Germanio
  • Portanto de la plej altranga Izraela ordeno (1964, Justulo inter nacioj, Jad Vaŝem)[2]
  • Ordeno de T.G.M in memoriam
  • Honora doktoreco de Zurika universitato
  • UNESKO proklamis la centjaran datrevenon de naskiĝo de Přemysl Pitter mondan kulturan datrevenon

BibliografioRedakti

Kraft K. Heroo de amo. La vivo de Přemysl Pitter. Dobřihovice, 2005. Eld. KAVA-PECH. 194 paĝoj. — ISBN 80-85853-81-7

ReferencojRedakti