Heinz Heck (germane, prononco [hajnts HEK], naskiĝis la 22-an de januaro 1894 en Berlino kaj mortis la 5-an de marto 1982 en Munkeno) estis biologo kaj zoologia direktoro en Munkeno.

Heinz Heck
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1894 (1894-01-22)
en Berlino
Morto 5-an de marto 1982 (1982-03-05) (88-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Heinz Heck
Familio
Patro Ludwig Heck
Okupo
Okupo biologozoologo
vdr

Vivo redakti

Heinz Heck naskiĝis la 22-an de januaro 1894 kiel la kvara infano de la berlina zoo-direktoro Ludwig Heck kaj lia edzino Margarete. De 1927 ĝis 1969 li estis direktoro de la zoologia ĝardeno Hellabrunn en Munkeno. Kiam la zoo estis rekonstruita en 1927, li starigis la unuan geozoon de la mondo en la ebenaĵo de la rivero Isar.

 
Hek-bovoj

Li kaj lia frato Lutz Heck estas plej konataj pro siaj provoj reprodukti prabestojn el tio, kion ili konsideris origine bestaj rasoj, kiuj supozeble similus siajn formortintajn praajn formojn. Hodiaŭaj Hek-bovoj (provo bredi bovojn similajn al la mormortinta uro) reiras al la provoj de Heinz Heck, la bestoj de lia frato perdiĝis. La Hek-ĉevalo ankaŭ reiras al ĉi tiuj provoj kaj eliris el rasoj kiel ekzemple la konikojislandaj ĉevaloj. En 1934 li kampanjis por sukcesa reenkonduko de la alpa ibekso en la Alpoj apud Berchtesgaden.

Heck rifuzis profesoran titolon ofertitan dum la nazia epoko. Kontraste al la plej multaj el liaj kolegoj kaj malgraŭ la proksimeco de lia frato Lutz al la faŝisma sistemo, Heinz Heck ankaŭ neniam estis membro de la nazia partio NSDAP. Heinz Heck plene blindiĝis en maljuneco. Li mortis la 5-an de marto 1982.