Hejsej tanuki gassen Pompoko

Hejsej tanuki gassen Pompoko (japane: 平成狸合戦ぽんぽこ [heisei tanuki gassen pompoko], laŭvorte: La nuntempa niktereŭta batalo, bum-bum) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli, publikigita en 1994.

"La nuntempa niktereŭta batalo, bum-bum"
animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo 平成狸合戦ぽんぽこ
[Heisei tanuki gassen Pompoko]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 16 jul. 1994, 1994
Daŭro 119 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Atsushi Okui
Reĝisoro(j) Moĉizuki Tomomi
Produktisto(j) Toshio Suzuki • Yasuyoshi Tokuma
Scenaro Isao Takahata
Loko de rakonto Tama New Town
Muziko de Shang Shang Typhoon
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Mainichi Film Award • Annecy Cristal for a Feature Film
IMDb
vdr

La tanuko (niktereŭto) estas japana besto similante al lavurso aŭ melo, kaj "pompoko" estas infana vorto por la sama besto, ĉar la japanoj pensas ke la niktereŭtoj tamburas sur siaj ventroj — do la sono de la "tamburo": pom-poko. La niktereŭto en Japanio estas reala besto kaj samtempe ankaŭ mita besto, kun la magia forto de transformiĝo, kiun supozite ankaŭ katoj kaj vulpoj havas.

Fascina efekto en tiu filmo estas, ke la niktereŭtoj aperas laŭ situacio en tri diversaj formoj:

  • normale kun antropomorfa rekta formo (parte ankaŭ kun vestoj)
  • en mangaa formo, se ili faras ion frenezan (tia formo similas al la figuroj en mangao de Sugiura Ŝigeru)
  • en vera besta formo — kiam homoj ilin vidas

Krome de tiuj tri formoj ili povas ankaŭ transformiĝi en ŝajne verajn homojn.

La reĝisoro de tiu filmo estis Takahata Isao.

Intrigo redakti

La rakonto okazas en la sesdekaj jaroj en la supra valo de la rivero Tama, kie nova urbo "Tama New Town" estas konstruata. En la tiea arbaro vivas niktereŭtoj kaj ili malkvietiĝas pro la multaj novaj konstruaĵoj. Ili interkonsiliĝas kaj decidas de unuigi siajn fortojn por ĝeni kaj malhelpi la konstruajn laborojn de la homoj. Kun la helpo de tri saĝuloj el la insulo Ŝikokuo ili provas ankaŭ timigi la homojn kun granda fantoma parado, sed nenio povas haltigi la konstruaĵojn. Finfine Gonta, la konduktanto de la arbaroj niktereŭtoj, provas direkte batali kontraŭ la homoj, sed malvenkas kaj multaj niktereŭtoj mortas. La resto de la niktereŭtoj komencas novan vivon — unu parto transformiĝinte en homoj por vivi inter la homoj, alia parto provas vivi kiel niktereŭtoj en la ŝanĝita mondo.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Ŝokiĉi (正吉 [ŝōkiĉi])
niktereŭto-junulo, batalas kontraŭ la homoj kaj interesiĝas pri Okiyo. Li estas la protagonisto de la filmo.
  • Okijo (おキヨ [okijo])
niktereŭto-junulino.
  • Gonta (権太 [gonta])
konduktanto de la niktereŭtoj el Takagamori ("arbaro de falko").
  • Tama Saburo ( 玉三郎 [tama saburō] )
niktereŭto-junulo el Onigamori ("arbaro de diablo").
  • Bunta (文太 [bunta])
niktereŭto-junulo el Mizunomizawa ("akvon trinkanta marĉo").
  • Hajaŝisan (林さん [hajaŝisan])
niktereŭto el Kanagawa kun ŝajnaj okulvitroj.
  • Saske (佐助 [sasuke])
la plej juna niktereŭto partoprenanta en la batalo.
  • Curugame Oŝo (鶴亀和尚 [curugame oŝō])
la plej altaĝa kaj saĝa tanukviro.
  • Orokubaba (おろく婆 [orokubaba])
la altaĝa niktereŭtino, kiu plejbone konas la antikvajn magiojn.
  • Sejzaemon (青左衛門 [seizaemon])
la altaĝa la konduktanto de la niktereŭtoj el "Suzugamori" ("arbaro de la sonorilo").
  • Ŝaĉo (社長 [ŝaĉō], laŭvorte: Estro)
homa estro de la konstruaĵa firmao, kiu detruas la arbarojn de la tanuko.
  • Rjutaro (竜太郎 [rjūtarō])
mistera homo, kiu volas persvadi la niktereŭtojn labori en amuzoparko por homoj.
  • Ponkiĉi (ぽん吉 [ponkiĉi])
la konduktanto de la restanta tanukpopolo.

Filmo redakti

La filmo Heisei tanuki gassen Pompoko aperis en 1994 en la japanaj kinejoj, kaj poste en 1994 aperis ankaŭ sur laserdisko (LD). En 2002 la filmo aperis ankaŭ sur DVD.

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
angla Pom Poko bum-bum
ĉeĥa Pom Poko bum-bum
franca Pompoko bum-bum
japana 平成狸合戦ぽんぽこ (la) nuntempa niktereŭta batalo, bum-bum
normĉina 平成狸合战 (la) "Pingcheng" niktereŭta batalo
norvega Pom Poko bum-bum

La japanoj uzas la signojn "平成 [heisei]" (laŭlitere: "ebena"-"plenumi") por indiki la nuna tempo, en la ĉina titolo la samaj signoj "平成 [normĉine: píngchéng]" estas uzataj, sed por la ĉinoj tiu kombino estas nura nomo sen klara signifo.

Libroj redakti

En la jaro 1994 la filmo aperis ankaŭ en plenkolora kvar-voluma filmkomikso ĉe la japana eldonejo Tokuma Shoten.