Heksludo estas abstrakta strategia ludo por du ludantoj. La ludpleto estas lozanĝo formita el sesangulaj ĉeloj. Kutime la flanko estas larĝa je 11 ĉeloj sed povas esti alia kvanto (unu el la kreintoj, John Nash, konsilas 14x14). Tiu ludo posedas similecojn kun goo.

Heksludo (originale "Hex")
connection game • tabulludo sur krado
Aŭtoro Piet Hein kaj John Forbes Nash
Eldonisto Parker Brothers
Nombro de ludantoj 2
Daŭro de ludo malpli ol 30 minutoj
Komplekseco de reguloj simpla
Necesaj kapabloj strategia kaj taktika pensado
Eldondato 1940-aj jaroj
vdr

Ludaj Reguloj redakti

Komence de la ludo, la ludpleto estas malplena. Ĉiuj ludantoj ludas per unu dediĉita koloro (ruĝa kaj blua ekzemple). Laŭvice, ludantoj devas pozicii unu peonon sur ne okupata ĉelo. La celo estas krei unu vojon de unu flanko al la alia. Precize, kiam unu ludanto celas interligi per vojo la horizontalojn flankojn, la alia devas interligi la vertikalajn flankojn. La unua ludanto havas grandan avantaĝon, kaj ordinare estas uzata la regulo de kuko por egaligi la ŝancojn de ambaŭ ludantoj.

Historio redakti

La unua formulaĵo de la ludo estis farita de Piet Hein en 1942 dum prelego al la "Parenthesis" ("parentezo"), la matematika klubo de la Kopenhaga universitato. La kreinto volis imagi justa, progresanta, finita, klara, strategia kaj decida ludo. La unua nomo estis tiam "Poligon" ("Poligono"). Poste kaj sendepende, en 1948, juna matematikisto el universitato "Princeton" nomita John Nash, rekreis la ludon kaj proponas ĝin al la komuna ĉambro de la studentoj kaj instruistoj de la matematika fako. Li komprenis la intereson de tiu ludo rilate al la Ludoteorio kaj pruvas ke ekzistas gajna strategio por la komencanta ludanto. Tamen, la pruvo estas ne konstruiga, tio signifas ke la pruvo ne permesas koni eltrovi la gajnanta strategio. En la jaro 1952, la firmao Parker Brothers enmerkatigas la ludon usone.

Strategio kaj luda teorio redakti

Unue, Nash pruvis ke la ludo ne povas finiĝi per egalvenko uzante Grafeteorio. Tio signifas ke venkstrategio ekzistas por la unua aŭ dua ludanto. Imagu ke ekzistas venkstrategio por la dua ludanto: La unua ludante povas ludi la unuan movon en arbitra loko ne utila por la luda daŭrigo. Li tiel prenas la rolon de la dua ludanto. Oni nomas tion tiun argumenton "strategia ŝtelado". Se la dua ludanto havus venkstrategion, per la "strategia ŝtelado" la unua ankaŭ havus ĝin. Tiel la unua ludanto havas ĉiam venkstrategion.

Eksteraj ligiloj redakti