Hellfire-klubo (angle Hellfire Club) estis la populara nomo de pluraj elitaj kluboj rezervitaj al la brita aristokratio tra la tutaj Britio kaj Irlando en la 18-a jarcento. Laŭ variaj onidiroj, tiuj kluboj estis supozeble kunveniglokoj por "kvalitaj personoj", kiuj deziris partopreni malmoralajn agojn.

Portreto de la barono Francis Dashwood fare de William Hogarth fine de la 1750-aj jaroj. Ĝi estas parodio de la tipaj renesancaj portretoj de Sankta Francisko el Asizo.

La unua tia klubo estis fondita en Londono en 1719. La plej famaĉa estis kreita en Anglio de Sir Francis Dashwood, kaj neregule kunveniĝis inter 1749 kaj 1760, aŭ eble ĝis 1766.