Kloro (mitologio)

(Alidirektita el Helpo-Diskuto:Ĥloriso)

Kloro estas nomo de tri figuroj de la helena mitologio.

1. La diino Kloro estis unu el Horoj, edzino de la dio de vento Zefiro. En Romo estis ŝia vidalvidulino diino Floro, kies domenoj estis printempo kaj floroj.

2. La plej juna el la sep belaj filinoj de la teba reĝo Amfiono kaj de lia edzino Niobo. Ŝia patrino, personigo de orgojlo, ofendis Leton, patrinon de Apolono kaj Artemiso, kiu rekompencis ŝin per morto de ŝiaj kvin filoj. Antaŭ nelonge vidviĝinta Niobo fieregis plu, ĉar ankoraŭ restis al ŝi la sep filinoj kaj senhezite ofendis Artemison ankoraŭfoje. Pro tio Niobo perdis fare de la diino ankaŭ la filinojn. Ŝian fierecon rompis nur morto de la plej juna filino, do Kloro. Sed aliaj fontoj sciigas, ke Kloro kaj ŝia plej juna frato Amiklo estis ununuraj, kiuj postvivis kaj ke orgojlon de Niobo rompis morto de la antaŭlasta filino.

3. Edzino de la pilia reĝo Neleo, filino de la reĝo Amfiono de Minio. Ŝi havis filinon Peron kaj dek du filojn, el kiuj dek unu pereis okaze de helpo al la reĝo Aŭgio en la milito kontraŭ Heraklo. Postvivis nur Nestoro, pli malfrue la plej aĝa estro de la aĥaja militistaro en ekspedicio kontraŭ Trojo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chlóris en la ĉeĥa Vikipedio.