Hematopo de insulo Chatham

La Hematopo de insulo Chatham, Haematopus chathamensis, estas birda specio de familio de Hematopedoj en la ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas vadbirdo endemisma de insularo Chatham en Novzelando, kiu konsistas el ĉirkaŭ dek insuloj, el kiuj nur la du pli grandaj, nome Chatham kaj Pitt, havas homan loĝantaron. Tiu insularo estas ĉirkaŭ 800 km oriente de Christchurch, Novzelando.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hematopo de insulo Chatham

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Hematopedoj Haematopodidae
Genro: Haematopus
Specio: H. chathamensis
Haematopus chathamensis
Hartert, 1927
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas endanĝerigita, kaj havas loĝantaron nur proksimume de 200 aŭ 300 ekzempleroj. Ĉefa minaco estas enmetitaj predantoj, sed ne nur bestoj, ankaŭ enmetitaj plantoj malpliigas ties medion.

Aspekto redakti

Tiu novzelanda hematopo estas granda birdo (48 cm.) kun longa ruĝoranĝa beko, maldikaj rozkoloraj kruroj kaj nigroblanka plumaro -nigra supre kaj blanka sube-. Dumfluge aperas blanka meza strio en flugiloj. Maskloj kaj inoj montras etegan diferenciĝon: maskloj ĝenerale havas pli mallongan kaj larĝan bekon. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj, sed malhavas brilan ruĝoranĝan koloron kaj estas pli brunaj ol nigraj.

Simila kaj rilata specio Aŭstralia hematopo, diferenciĝas pri pli preciza bordo inter blanka kaj nigra plumaro ĉebruste, dum tiu de Hematopo de insulo Chatham, estas pli malpreciza kaj makuleta. Krome tiu havas pli longan bekon kaj maldikajn krurojn.

Pli malproksima specio Eŭrazia hematopo havas pli blankajn bruston kaj flankan parton inter kolo kaj dorso.

Kutimoj redakti

Ili konstruas neston en sablaj strandoj sed ankaŭ inter plantaro. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn. Ili manĝas moluskojn, marajn vermojn kaj aliajn senvertebrulojn. Mezaveraĝa vivo atingas 8 jarojn, sed ili povas vivi almenaŭ ĝis 28.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti