Henri KERVERS (naskiĝis en 1916, mortis la 24-an de aprilo 1975) estis nederlanda esperantisto, prezidanto de La Estonto Estas Nia (LEEN) kaj honora prezidanto de LEEN-sekcio en Hago.

Henri Kervers
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1916 (1916-12-15)
Morto 24-an de aprilo 1975 (1975-04-24) (58-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • futbalisto • rezistobatalanto
vdr

Dum pli ol 40 jaroj en la movado, Kervers estis prezidanto de LEEN (la landa asocio de UEA en Nederlando), redaktoro de Nederlanda Esperantisto, fakdelegito de UEA kaj elstara aktivulo en la landa Esperanto-movado. En 1959 li iniciatis Esperanto-kurson en la gazeto De Porthoorn (eldonkvanto 200 000 ekz.), al kiu aliĝis pli ol mil kursanoj. Kervers kunlaboris ankaŭ en la organizo de la 49-a UK 1964, en Hago, en kies LKK lia edzino (multjara komitatanino de UEA) estis vicprezidanto.