Henriette Zapater

nederlanda esperantistino (1867-1928)

Henriette ZAPATER (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1867 en Arnhemo, Nederlando je la nomo Henriette de Chalmot, mortis la 26-an de decembro 1928) estas esperantisto kaj pioniro de la Esperanto-movado. Ŝi jam estis iom malbonvida ekde ŝia naskiĝo, kaj ŝi perdis unu okulon per operacio kiam ŝi estis juna.

Henriette Zapater
Persona informo
Naskonomo de Chalmot
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1867 (1867-08-04)
en Arnhem
Morto 26-an de decembro 1928 (1928-12-26) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Baldomero Zapater (1910–1928) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ŝi partoprenis la Universalajn Kongresojn de Esperanto en 1907, 1908, 1909, 1920, 1921 kaj 1923. Dum UK 1909 en Barcelono ŝi interkonatiĝis kun la hispana esperantisto Baldomero Zapater, al kiu ŝi poste edziĝis.