Henry Louis Vivian Derozio

Henry Louis Vivian DEROZIO, nask. en 1809, mort. en decembro 1831, kies patro estis duon-portugala (el kio la familinomo) duon-bangla kaj lia patrino angla, estis eŭro-hinda poeto en la angla lingvo, malreligia pensisto kaj profesoro, kiu multe kontribuis doni unuan ekigon al la bengala modernismo kaj socia kritiko.

Henry Louis Vivian Derozio
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1809 (1809-04-18)
en Kolkato
Morto 26-an de decembro 1831 (1831-12-26) (22-jaraĝa)
en Kolkato
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥolero vd
Tombo South Park Street Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko House of Henry Louis Vivian Derozio vd
Alma mater Presidency University vd
Profesio
Okupo instruisto • poeto vd
Verkado
Verkoj To India - My Native Land vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nur 17-jara li estis nomumita kiel instruisto en la calcutta Hindu College, kie li instruis anglan literaturon kaj historion.

Li gajnis fervoron el siaj studentoj, kaj vigligis ilin krei diskutorondojn , esti malkontenta pri la estanta socia ordo, eniri en gazetado, li ankaŭ malkaŝe kritikis la hunduisman religion.

Pluraj el inter ili iĝis la unuaj modernaj bangalaj intelektuloj kaj gazetistoj: Kriŝnamohan Banerĝi, Dakŝinaranĝan Muĥerĝi kaj Rasik Kriŝna Malilik.

Lia frua morto estis abrupta, laŭ kelkaj li mortis pro ĥolero, laŭ aliaj li estis venenigita.

Eksteraj ligiloj redakti