Heraklaj Kolonoj

(Alidirektita el Heraklaj kolonoj)

Heraklaj KolonojKolonoj de Herkulo estas la nomo uzita en la antikveco por la krutaĵoj kiuj bordas la ĝibraltaran markolon ambaŭflanke. Laŭ helena mitologio, ili markis la finejon de konata mondo, kaj baris al helenaj maristoj la transnavigon. Dioj ordonis non plus ultra (latine "ne pli transen"). Duondio Heraklo apartigis ilin per sia fortego, malfermante Atlantikon. De tiam la slogano ŝanĝis al plus ultra ("pli transen"). Ili estas Ĝibraltaro (Calpe latine) sur la norda eŭropa bordo kaj aŭ Monto Abyle (Mons Abila), nun aŭ Djebel MusaMonto Hacho en Ceŭto en Afriko.

Monumento pri Heraklaj Kolonoj en Ĝibraltaro.

Ŝajne, tiu mito devenas de fenicoj. En fenica kolonio Gadir (nun Kadizo en atlantika Hispanio), oni konstruis templon al Melqart, dio kiun helenoj identigis al Heraklo, kun du grandaj kolonoj kiel ĉe la templo de Tiro.

La kolonoj ambaŭflanke en la blazono de Hispanio.

En heraldiko, du kolonoj kun teksto Plus Ultra (aŭ PLVS VLTRA) estas uzadataj de Hispanio simbolante kaj la bar-venkemon kaj la koloniigo de Ameriko el Eŭropo. La uzo de du kolonoj kaj du duonmondoj en monero columnario hipoteze estas la fonto de simbolo $ por usona dolaro