Hermagoro-Fratio
La Hermagoro-Fratio en Klaŭdiforumo (germane: Hermagoras-Verein Klagenfurt; slovene: Mohorjeva družba v Celovcu) fondiĝis laŭ sugesto de la episkopo Anton Martin Slomšek (1800-1862) fare de etnaj slovenoj en Klaŭdiforumo. Ĉefrespondecis Anton Janežič kaj Andrej Einspieler. Nomodonanto estas Sankta Hermagoro. Hodiaŭ la ĉefaj societaj celoj estas eldonado de libroj kaj edukado de etna malplimulto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Aquileia_Basilica_-_Krypta_Fresco_Hermagoras.jpg/220px-Aquileia_Basilica_-_Krypta_Fresco_Hermagoras.jpg)
Eksteraj ligiloj
redakti- Hejmpaĝo. germane, slovene
- Libroofertoj. Arkivigite je 2012-07-23 per la retarkivo Wayback Machine