Hermance

komunumo de Svislando

Hermance [Hermans] estas komunumo en la Kantono Ĝenevo en Svislando.

Hermance
Blazono de Hermance
Komunuma domo
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46° 18′ 00″ N 6° 14′ 00″ O / 46.30000 °N, 6.23333 °O / 46.30000; 6.23333 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 00″ N 6° 14′ 00″ O / 46.30000 °N, 6.23333 °O / 46.30000; 6.23333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 934
Areo 1,46 km²
Alteco 403 m super marnivelo
Poŝtkodo 1248
Komunumkodo 6625
Mapo de Hermance
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 1 062 loĝantoj sur areo de 1,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 738 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Hermance situas ĉe la sudorienta bordo de Lago Lemano. Hermance estas la plej norda ĝeneva komunumo sudoriente de la lago apud la franca landlimo, markita de la samnoma rivero Hermance.

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Hermance estas, en Francio Chens-sur-Léman kaj Veigy-Foncenex, kaj en Svislando: Anières.

Trafiko redakti

Tra Hermance pasas la kantona ĉefvojo n-ro 113, kiu transiras ĉe la landlimo al la franca ĉefvojo n-ro D25. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la urba buslino E de Ĝenevo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hermance datiĝas el la jaro 1247 kiel intra Armentia. En la 11-a jarcento en Hermance supozeble ekzistis kastelo, kiu protektis kelkaj fiŝkaptistajn dometojn. En la jaro 1247 Aymon la 2-a de Faucigny konstruigis en Hermance kastelon kaj frotikitan merkatlokon. De Faucigny la posedaĵo de Hermance transiris al Savojo, sub kies regado la loko akiris certan signifon. En la jaro 1536 la bernanoj konkeris la lokon. En la jaro 1567 Hermance refariĝis savoja. Je la fino de la 16-a jarcento Hermance estis batalloko inter Ĝenevo kaj Francio unuflanke kaj Savojo kaj Hispanio aliflanke. De 1743 ĝis 1748 Hermance estis okupita de hispanaj trupoj. En la jaro 1792 francaj trupoj okupis la regionon, kaj ek de 1797 ĝis 1815 Hermance apartenis al la franca departemento Léman. En marto 1816 ĝi per la kontrakto de Torino estis atribuita al la Respubliko de Ĝenevo, kaj fariĝis per ties aliĝo al Svislando svisa komunumo de Kantono Ĝenevo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti