Anières
Anières estas svisa komunumo en la Kantono Ĝenevo, ĉe la suda bordo de Lago Lemano.
Anières | |
---|---|
Kantono | Ĝenevo |
Distrikto | nenia distrikto en Kantono Ĝenevo |
Koordinatoj | 46° 16′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.26667 °N, 6.21667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.26667 °N, 6.21667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2 226 (2008) |
Areo | 3,83 km² |
Alteco | 419 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1247 |
Komunumkodo | 6602 |
GeografioRedakti
Anières situas ĉe la sudorienta bordo de Lemano, en distanco de proksimume 20 kilometroj nordoriente de la kantona ĉefurbo Ĝenevo. La komunumo konsistas, el la ĉefvilaĝo Anières kaj la vilaĝoj Chevrens kaj Bassy.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Anières limas en nordoriento al Hermance, en oriento al la franca komunumo Veigy-Foncenex, en sudo al Corsier, kaj en okcidento al la lago.
TrafikoRedakti
La komunumo estas konektita al la publika transportreto per lokaj busoj de la urbo Ĝenevo.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Anières datiĝas el la jaro 1179 kiel Guillelmus dasneres. Ĝis 1816 Anières apartenis al Savojo. Tiam ĝi estis kunigita kun Corsier kaj fariĝis parto de Kantono Ĝenevo kaj Svislando. En la jaro 1858 Corsier kaj Anières denove estis disigitaj al du memstaraj komunumoj, ĉar ili ne sukcesis interkonsenti pri la divido de la financoj.