Hermann Ernst SIEGER (naskiĝinta 16-an de junio 1902 en Cannstatt[1], mortinta la 21-an de novembro 1954 en Göppingen) estis germana komercisto per poŝtmarkoj kaj eldonisto.

Hermann E. Sieger
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1902 (1902-06-16)
en Bad Cannstatt
Morto 21-an de novembro 1954 (1954-11-21) (52-jaraĝa)
en Göppingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo stamp dealer
vdr

Vivo redakti

 
De Sieger sendita aerppoŝtletero de la 6.2.1919

Jam en 1919 Sieger ekspedis aĵojn transportotajn de zepelino LZ 120 Bodensee. En la aĝo de 20 jaroj li fondis en la 16.12.1922 firmaon en Lorch (Virtembergo). Ankoraŭ la saman jarojn li kreis Sieger-premion. En 1930 li eldonis zepelin-poŝtkatalogon titolita Sieger-Katalog.[2] Kiam li aĝis 35 jarojn Paragvajo nomumis honora konsulo. Li estis kuratoro de la kolektoj de Poŝtmuzeo de Vaduzo kaj filatela konsilisto por Zeppelin A.K[3]

En 1954 transprenis lia filo Hermann Walter Sieger[4] la entreprenon. en 1971 li troviĝis inter la iniciantoj de filatela reklamad-ago kiu poste konatiĝis sub la nomo Poŝtmarka skandalo pri Apollo 15. En 1975 ekposteulis la nepo Günter Hermann Sieger.

Sieger estis 1932 fondomembro de la loka filio de NSDAP en Lorch kiun li estris.[5] En la 6.6.2005 aperisi okaze de la datreveno 75-a de la poŝtmuzefondiĝo en Liĥtenŝtejno poŝtmarko (Mchel-katalogo nr. 1380) kun portreto de li por honori lian rolon en la aranĝo de la poŝtmuzekolektoj.

Verkoj redakti

  • Sieger-Post (alinome: Sieger-Berichte), komence kun la subtitolo Philatelistische Zeitschrift, kun pluraj aneksitaĵoj ekz. Sieger-Neuheiten-Dienst, Lorch (Württ.): Sieger, 1930–1937
    • kontinuigo fare de redaktistoj de Deutsche Briefmarken- und Flugpostzeitung
  • Siegerpost. Hauszeitschrift der Firma Hermann E. Sieger GmbH, Siegerpost, 1952 ss. (fakgazeto kun fokuso entreprena)

Referencoj redakti

  1. Wolfgang Maassen (eld.): Wer ist wer in der Philatelie? Ein Lexikon namhafter Philatelisten des 19./20. Jahrhunderts. Verlag Phil Creativ, Schwalmtal 1999, ISBN 3-932198-32-8, p. 195-196
  2. Wolfram Grallert: Lexikon der Philatelie. Dua eldono. Phil*Creativ GmbH, Schwalmtal 2007, p. 367
  3. Hans Meyer: Die Philatelie im Dritten Reich. Die Organisationen der Sammler und Händler 1933–1945. Aperis en 2006, p. 329
  4. https://www.ostalbtrauer.de/traueranzeige/hermann-w-sieger
  5. Manfred Schramm: "Die NSDAP und ihre Gliederungen in Lorch", p. 29 ss., ĉe: Stadt und Kloster Lorch im Nationalsozialismus (eldonis Manfred Schramm, Geschichtswerkstatt der VHS Lorch Schwäbisch Gmünd 2004, ISBN 3-936373-15-9

Literaturo redakti

  • Carlrichard Brühl: Geschichte der Philatelie, Band 1, Hildesheim u. a., Olms 1985. ISBN 3-487-07619-5, p. 333–341
  • Horst Hille: Pioniere der Philatelie. Verlag Phil Creativ, Schwalmtal 1995, ISBN 3-928277-17-0, p. 163–167
  • Wolfgang Maassen (Hrsg.): Wer ist wer in der Philatelie? Ein Lexikon namhafter Philatelisten des 19./20. Jahrhunderts. Verlag Phil Creativ, Schwalmtal 1999, ISBN 3-932198-32-8, p. 195-196
  • Wolfram Grallert: Lexikon der Philatelie. 2. Auflage. Phil Creativ, Schwalmtal 2007, ISBN 978-3-932198-38-0, p. 367