Hermann Osthoff

germana lingvisto

Hermann OSTHOFF (naskiĝinta la 18-an de aprilo 1847 en Unna-Billmerich, mortinta la 7-an de majo 1909 en Hajdelbergo) estis germana filologo. La filo de bienposedanto nuptis antaŭ 1873 Henriette Schölling (unu filo) kaj en 1878 Emilie Weeren (unu filo, du filinoj).

Hermann Osthoff
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1847 (1847-04-18)
en Billmerich
Morto 7-an de majo 1909 (1909-05-07) (62-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vivo redakti

Osthoff studis en Bonn, Tübingen kaj Berlino klasikan filologion, germanistikon, sanskriton kaj kompara lingvoscienco. En 1869 li doktoriĝis en Bonn per de Hermann Usener iniciatita disertaĵo kun la titolo Quaestiones mythologicae. Ekde 1871 li estis gimnazia instruisto en Kaselo; kiel privata docento li reekigis studojn en 1874 ĉe la Universitato de Lepsiko pri kompara lingvoscienco. Tie tre influis lin la prelegoj de August Leskien. Habilitiĝo sukcesis samloke en la jaro 1875-a. Du jarojn poste li vokitis Hajdelbergon kaj nomumitis orda profesoro pri hindeŭropaj studoj. Li dekanis en 1884/85 kaj 1894/95 kaj vicrektoris en 1899/1900).

Graveco redakti

Kune kun Karl Brugmann li fondis la jungramatikan skolon iĝonte ties fervora porparolanto. Kun Brugmann li eldonis ses volumojn Morphologische Untersuchungen auf dem Gebiete der indogermanischen Sprachen (1878-1910). En komuna antaŭparolo por la unua volumo klarigitis la doktrinoj de la t.n. Lepsika skolo (pri la neniama aberacio de sonreguloj fonologie; pri la analogia principo morfologie). Liaj ĉefaj esplorkampoj estis la lingvoj helena kaj latina, sanskrito kaj la malnovĝermanaj idiomoj. Flanke li okupiĝis okaze de studvojaĝoj pri la armena lingvo kaj poste pri la kelta lingvaro.

Liaj publikaĵoj estis kun strikta jungramatika orientiĝo; plej gravis ĉie ajn morfologio kaj historia fonologio. Ĉirkaŭ la jaro 1890-a Osthoff pli ekinteresiĝis pri etimologio kaj semantikaj similiaĵoj. Vortkampe li do iĝis pioniro. Gravis li ankaŭ por la esplorado de apofonio kaj la disntigo inter la fortaj kaj malfortaj kazoj; en la eseo Zur frage des ursprungs der germanischen n-declination (Btrr. z. Gesch. d. dt. Sprache u. Lit. 3, 1876, p. 1-89) li deklaris unue la silaban literon r̥ ekzistanta en la hindeŭropa pralingvo. Por la helena lingvo li montris ke mallongigatas longaj vokaloj antaŭ r/l/m/n (tiu ĉi invento nomiĝas laŭ li Osthoffsches Gesetz).

Ekde la finiĝantaj 1880-aj jaroj li engaĝiĝis politike sur komunuma nivelo por la partio "Deutsche Freisinnige Partei".

Honoroj redakti

  • titoliĝo Hofrat (1899)
  • titoliĝo Geheimer Hofrat;; (1903)
  • ordenaljuĝo Orden vom Zähringer Löwen (de unua klaso; 1908)

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • Forschungen im gebiete der indogermanischen nominalen stammbildung, 1875/76
  • Das verbum in der nominalcomposition im deutschen, griechischen, slavischen und romanischen, 1878
  • Zur Geschichte des Perfects im Indogermanischen, mit besonderer Rücksicht auf Griechisch und Lateinisch, 1884
  • Vom Suppletivwesen der indogermanischen Sprachen, 1899
  • Etymologische Parerga I, 1901

Fonto redakti

  • Schmitt, Rüdiger, "Osthoff, Hermann" ĉe: Neue Deutsche Biographie 19 (1999), p. 627-628 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti