Hertha BSC
sporta kaj aparte futbala klubo en Germanio
Hertha BSC (oficiale: "Hertha, Berliner Sport-Club e. V."; ofte nomata "Hertha BSC Berlin", kvankam la urbonomo fakte jam aperas en la unua litero "B"), estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Berlino. Ĝi fondiĝis en 1892. Klubaj koloroj estas bluo kaj blanko. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu konkuras en la unua germana ligo de futbalo kaj kies hejma stadiono estas tiu de la Somera Olimpiko 1936 en la okcidenta urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf, sed havas teamojn ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj, de viroj kaj de virinoj, de plenaĝuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj.
Hertha BSC | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Hertha, Berliner Sport-Club e. V. (tuta klubo) Hertha BSC GmbH & Co KGaA ( sekcio pri profesia futbalo) | ||
Fondita | 25-a de julio 1892 | ||
Stadiono | Olimpika stadiono Berlino | ||
Kapacito | 74 649 | ||
Prezidanto | Werner Gegenbauer | ||
Trejnisto | Pál Dárdai (stato de printempo 2016) | ||
Ligo | unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga) | ||
2022/23 | 18-a pozicio | ||
| |||
Elektitaj klubanoj
redakti- Pál Dárdai, futbalisto trejnisto