Hervías [erBIas] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada.

Hervías
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26257
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 2° 53′ U (mapo)42.447777777778-2.8872222222222Koordinatoj: 42° 27′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 655 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hervías (Provinco Rioĥo)
Hervías (Provinco Rioĥo)
DEC
Hervías
Hervías
Situo de Hervías
Hervías (Hispanio)
Hervías (Hispanio)
DEC
Hervías
Hervías
Situo de Hervías

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hervías [+]
vdr
La municipa teritorio de Hervías, en la nordokcidento de la regiono.
La preĝejo.

Geografio redakti

La municipa teritorio estas inter la ríosiveroj Oja kaj Najerilla. Ties ekonomio baziĝas esence sur agrikulturo (terpomoj, tritiko, sekalo ktp.), kaj kelkaj lokanoj foriras ĉiutage labori al proksimaj lokoj. Ĝi estas je 4 km de Santo Domingo de la Calzada kaj je 13 de Nájera. Estas ankaŭ ŝoseo al Bañares.

Historio redakti

La plej frua mencio estas donacdokumento de Sanĉo el Mayor, reĝo de Navaro, de la monaĥejo de Hervías al tiu de San Millán, en 1029. Krome oni mencias Hervías en dokumento de 1221 de donaco farita al San Millán de la sinjoro Fortún González de la palacoj kiujn li havis en Hervías.

La 26an de Marto 1651 Filipo la 4-a donis la titolon de Grafo de Hervías al la episkopo de Burgoso, nome Francisco Manso.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tiel oni malaltiĝis el pli ol 600 loĝantoj en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 117.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, palaco, lageto (je 2 km) kaj vinkelo Prestigio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti