La hieratika skribo, termino venanta el la malnovgreka ἱερατικά (hieratika, sankta), permesis al la skribistoj de la Antikva Egiptio skribi rapide, simpligante la hieroglifojn kiam ili estis faritaj sur papirusoj, kaj estis proksime ligita al la hieroglifa skribo. Ĝi estis dum vastaj periodoj, la skribo uzita en administraj kaj religiaj tekstoj; ĝia nomo estis uzita unuafoje de Klemento de Aleksandrio en la 2-a jarcento.

Hieratika skribo

Tipo

silabaro
ISO 15924 Egyh
skribsistemo
Dum -3000 - 3-a jarcento
vdr
Hieratika skribo: la Ebers-papiruso.
Papiruso Edwin Smith.

La hieroglifa skribo ne estis la plej taŭga por skribi per kalamo sur papirusoj, kaj tio ĉi estigis la paralelan evoluon de la hieratika skribo, pli simpla kaj stiligita, kiu estis uzata de la skribistoj en religiaj, sciencaj kaj literatura skriboj ĝis fino de la malnova egipta civilizo.

Laŭ Goedicke, la hieratika skribo estis unuafoje uzata dum la pradinastia periodo de Egiptio, samtempe kiam la hieroglifa skribo evoluis, uzata ĉefe sur ŝtonoj. Kvankam la simboloj estas tre similaj, povas esti eraro konsideri la hieratikan skribon kiel derivaĵon de la hieroglifoj. La unuaj skribitaj tekstoj per inko kaj peniko kiujn ni konas havas nenian indicon pri la deveno de la hieratiko el la hieroglifoj. La surŝtone tajlitaj hieroglifoj ne aperis ĝis la 1a dinastio, kiam la hieratiko jam estis ofta praktiko. La du skribsistemoj estas ligitaj al paralela evoluo, ne en ununura linia evoluo. La hieratiko uziĝis dum la tuta faraona periodo, eĉ en la grek-romia periodo de Egiptio eĉ se malpli ofte.

La papiruso kun hieratika skribo plej antikve konata venas de la epoko de Neferirkara-Kakai, de la 5a dinastio; ĝi estis skribita per kalamo, kano tranĉita kiel peniko, kaj nigra inko, aŭ ruĝa kie estus necese substrekigi specifajn aferojn. La tekstoj estis faritaj kiel la hieroglifa skribo, en linioj aŭ kolonoj, sed ekde la 12a dinastio ĝi nur aperas en linioj kaj ĉiam de dekstro al maldekstro. Temas pri grafismo tre utila por uzado de papiruso kaj ostrakonoj.

Ekde la fino de la 20a dinastio ĝis komenco de la 26a dinastio, dum la Tria Meza Periodo de Egiptio, estiĝis la skribsistemo nomata "nenorma hieratika skribo" kiu estis uzata ekde la 9a ĝis la 7a jarcento a.K, en la regiono de Tebo, kie kelkaj enskriboj sur monumentoj estis realigitaj per hieratika skribo; sed ĝi ĉefe uziĝis en leĝaj tekstoj, lu-kontraktoj, leteroj kaj aliaj ĉiutagaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti