Dudeksesa egipta dinastio
La dudeksesa dinastio regis ekde la jaro 664 al 525 a. K., ankaŭ nomata Saisa, ĉar ĝia ĉefurbo troviĝis en Sais; temas pri la lasta indiĝena dinastio kiu regis en la Antikva Egiptio antaŭ la konkero fare de la persoj. Ĝi estas konsiderata kiel la Malfrua Egipta Periodo (en tiu ĉi epoko regis la 27a, 28a, 29a, 30a kaj 31a dinastioj)
Dudeksesa egipta dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Apero | -664 [#] | |
Fino | -525 [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |

La dinastio fontas el la 24a dinastio. Psametiko la 1-a estis la pranepo de Bakenrenef, kaj dum la daŭro de la invadoj de Asirio dum la regado de Taharko kaj Tanutamani, li estis agnoskata kiel ununura faraono de tuta Egiptio.
Dum la regantoj de la Asiria Imperio estis okupitaj je ribeliĝoj kaj enlandaj militoj por daŭre havi la tronon, Psametiko subskribis aliancon kun Gigeso, la reĝo de Lidio, kaj enigis dungitajn soldatojn el Kario kaj Grekio por bremsi la asiriaj atakoj.
Per la forrabo de Ninivo en 612 a.K. kaj la falo de la Asiria Imperio, Psametiko la 2-a kaj siaj sukcedintoj klopodis akiri la egiptajn posedaĵojn en la regionoj de Proksima Oriento, sed ili estis haltigitaj de la babilonanoj sub Nebukadnecar la 2-a. Kun la helpo de grekaj dungosoldatoj, Apries kapablis haltigi la babilonajn intencojn je konkero, sed la persoj prenis Egiption, kaj ĝia reĝo Kambizo la 2-a portis la reĝon Psametiko la 3-a enĉenigita al Suzo.
Faraonoj de la 26a dinastioRedakti
Nomo komuna | Nisut-bitej | Filo de Reo | Komentoj | Regado |
---|---|---|---|---|
Nekao la 1-a | Menĥepera | Nekau | 672 - 664 a. K. | |
Psametiko la 1-a | Uahibra | Psametiko | Ekiĝo de la malfrua Egipta Periodo | 664 - 610 a. K. |
Nekao la 2-a | Uhemibra | Nekau | 610 - 595 a. K. | |
Psametiko la 2-a | Neferibra | Psametiko | 595 - 589 a. K. | |
Apries | Haaibra | Uahibra | 589 - 570 a. K. | |
Amoso la 2-a | JĤnemibra | Ahmose | 570 - 526 a. K. | |
Psametiko la 3-a | Anĥkaenra | Psametiko | 526 - 525 a. K. |