Hilda Furacão

televida serio

Hilda Furacão (portugallingva signifo: "Hilda (kiel) Uragano") estas brazila romano verkita de Roberto Drummond kaj eldonita en 1991. La romano estis adaptata por televida novelo fare de Glória Perez kaj realigita de Rede Globo. Sukcese, la televidnovelo kontribuis por ke ĉi tiu verko estu la plej fama de Roberto Drummond. Entute, estis vendata 200 mil kopiojn. La libro estis verkita dum 64 tagoj.

Hilda Furacão
televida serio
Originala lingvo portugala lingvo
Origina lando Brazilo
Reĝisoro Wolf Maya
Aktoroj Ana Paula Arósio • Rodrigo Santoro • Tarcísio Meira • Danton Mello • Eva Todor • Thiago Lacerda
Amplekso
Epizodoj 32
Elsendo
Elsendita 17 maj. 1998 – 23 jul. 1998
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Rakonto redakti

La historio de Hilda Furacão okazas en Belo Horizonte dum la 1960-aj jaroj. Hilda estas bela kaj multaj viroj volas ediziĝi kun ŝi. Surprize, ŝi lasas ĉion en ŝia vivo kaj transloĝas al bordelo kaj kiel prostitutino ŝi estas Hilda Furacão, ĉar ĉiuj viroj volas seksumi kun ŝi. Tamen, Hilda konas tri virojn el Santana dos Ferros: Aramel, la belulo (li volus esti aktoro en Hollywood), Malthus (franciskana monaĥo, li volus sanktiĝi), kaj Roberto (la rakontisto, li volus trovi lian Sierra Maestra). Hilda, amindumata de Malthus, estas la defio, kiun la sankto devas superi.