Hildegard Björck

sveda sciencistino

Hildegard Björck (naskiĝis la 1-an de majo 1847 en Bro, Värmland, mortis 72-jara la 7-an de aprilo 1920 en Laŭzano) estis sveda sciencistino. Ŝi interalie estis membro de la universitato de Upsalo kaj en la universitato de Lund. Hildegard Björck estis la unua virino kiu konkludis akademian gradon en Svedio.

Hildegard Björck
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1847 (1847-05-01)
en Bro, Värmland
Morto 7-an de aprilo 1920 (1920-04-07) (72-jaraĝa)
en Laŭzano
Tombo Skogskyrkogården
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de UpsaloUniversitato de Lund
Okupo
Okupo studento
vdr

Vivo redakti

Hildegard Björck estis la filino de geodeziisto Carl Emanuel Björck kaj lia edzino Anna Charlotte Roman. La patrino Anna mortis kiam Hildegard estis nur kvar jarojn aĝa kaj ŝia patro mortis en 1869 kiam ŝi aĝis 22 jarojn. La jaron post la morto de ŝia patro aperis ŝanco por svedaj virinoj ricevi studentan ekzamenon, kaj Hildegard Björck estis unu el la unuaj kiuj prenis la ŝancon. Ŝi finis la mezlernejon en Stokholmo en junio 1872 kaj la sekvan jaron eniris Universitaton de Upsalo diplomiĝante kun medicinfilozofia grado en 1873 kaj medicina grado en 1879. Fine de 1880, Björck estis akceptita en Universitato de Lund. Sed post sufero de morbilo kaj kromaj aŭdproblemoj, ŝi ĉesis siajn studojn kaj neniam iĝis licencita kuracisto.

Björck iĝis neformala scienca helpanto al anatomioprofesoro Carl Fredrik Naumann, kaj al ŝia onklo kiu vivis kiel kuracisto en Stokholmo. Post kiam ambaŭ viroj mortis pro maljunaĝo, Björck laboris kiel privata prizorganto al kelkaj individuoj en Francio kaj Anglio. Unu el ili, la svedino Julia Ewelöf, iĝis proksima amiko kaj ili vivis kune en Laŭzano en la sama loĝejo ĝis la morto de Björck la 7-an de aprilo 1920.

La cindro de Björck doniĝis al ŝiaj parencoj en Svedio en 1928, kaj ŝi estis entombigita en Stokholmo.