La genro de birdoj Hirundo (precize tiel, Hirundo, ankaŭ latine) estas grupo de paserinoj el la familio Hirundedoj, kiuj kutime nomiĝas simple "hirundoj". La birdoj el tiu ĉi genro estas la tipaj hirundoj, inkluzive la disvastigitan Kamphirundon, kies nomo etendiĝis al la cetero de la familio. Multaj el tiu grupo havas blunigrajn dorsojn, ruĝon en vizaĝo kaj foje ĉe pugo aŭ nuko, kaj blankecajn aŭ ruĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hirundoj
Paro de idoj de Aŭstralia hirundo Hirundo neoxena unu tagon post elnestiĝo.
Paro de idoj de Aŭstralia hirundo Hirundo neoxena unu tagon post elnestiĝo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉiuj specioj troviĝas en la Malnova Mondo, sed unu, la kamphirundo, estas pli tutmonda, kaj ĉeestas ankaŭ en Ameriko.

Genetika pruvo ĵus montris, ke multaj el la specioj ĝis tiam inkluditaj en Hirundo estas malpli rilataj ol ties aspekto sugestis; tiuj specioj estas foje traktitaj en la separataj genroj Cecropis (ekz. Ruĝpuga hirundo Cecropis daurica, iam Hirundo daurica) kaj Petrochelidon (ekz. Klifhirundo Petrochelidon pyrrhonota, iam Hirundo pyrrhonota); ili estas diferencaj el tipaj specioj de la genro Hirundo same kiel la Murhirundo de la genro Delichon.

Species redakti

Referencoj redakti