Aŭstralia hirundo

La Aŭstralia hirundo (Hirundo neoxena) estas specio de birdo de la familio de Hirundedoj, kaj de ties plej tipa genro nome Hirundo, kiu troviĝas en Aŭstralio kaj Melanezio, sed nur ĝis antaŭnelonge en Novzelando, kiu estis koloniigita dum la lasta duonjarcento. Ĝi estas tre simila al la Pacifika hirundo kun kiu ĝi estas ofte konsiderata samspecifa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia hirundo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
Specio: H. neoxena'
Hirundo neoxena
(Gould, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu aŭstralazia specio reproduktiĝas en suda kaj orienta Aŭstralio en vario de habitatoj, sed ne en dezertoj aŭ densaj arbaroj. Orientaj populacioj estas ege migrantaj, vintrantaj en norda Aŭstralio. Okcidentaj birdoj kaj tiuj de Novzelando estas ĉefe nemigrantaj.

La Aŭstralia hirundo estis unue priskribita de John Gould en The birds of Australia[1] kiel membro de la genro Hirundo, sed la unua publikigo estas ofte neĝuste farita en Proceedings of the Zoological Society of London.[2][3]

La Aŭstralia hirundo estas tre brilmetale (pli ol aliaj membroj de la genro) blunigra supre, kaj helgriza sube en brusto kaj ventro, kaj ruĝeca en frunto, gorĝo kaj supra brusto. Ĝi havas longan forkoforman voston, kun linio de blankaj punktoj unu po plumo kiel ĉe la kamphirundo. Tiuj birdoj estas ĉirkaŭ 15 cm longa, inkludante la eksterajn vostoplumojn kiuj estas iom pli mallongaj ĉe inoj. La alvoko estas miksaĵo de trilado kaj milda pepado krom akra fajfado por alarmo.

Junuloj de Aŭstralia hirundo estas pli senkoloraj blankecaj, anstataŭ ruĝecaj, en frunto kaj gorĝo, kaj havas pli mallongajn vostodirektilojn.

La vintra teritorio en norda Aŭstralio koincidas kun tiu de vintrumado de la kamphirundo (Hirundo rustica), sed tiu lasta estas facile separebla pro sia blua brustozono.[4] Aŭstralia hirundo facile reproduktiĝas ĉe homaj loĝejoj. La nesto estas malferma pokalo de koro kaj herberoj, farita de ambaŭ gepatroj, kaj estas algluita al taŭga strukturo, kiel vertikala rokmuro aŭ konstruaĵo. Ĝi estas kovrita de plumoj kaj haroj, kaj tie la ino demetas 3 al 5 ovojn. Okazas ofte dua ovodemetado en unu sezono.

Nur la ino kovas la ovojn, kiuj rompiĝas post du aŭ tri semajnoj. La idoj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj, kaj elnestiĝo okazas post 2 au 3 semajnoj.

Tiuj birdoj estas tre lertaj flugantoj, kiuj manĝas insektojn dumfluge. Ili ofte flugas rapide kaj malalte super grundo en malferma kamparo laŭ grandaj cirkloj kiel la bildo de la 8. Ili ofte akrobatas ĉirkaŭ animaloj aŭ homoj en malfermaj areoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. (December 1842) “Untitled [Mr. Gould exhibited and characterized the following thirty new species of Australian birds ...]”, The birds of Australia ix. 
  2. (February 1843) “Untitled [Hirundo neoxena sp. nov.]”, Proceedings of the Zoological Society of London 10, p. 131. 
  3. (2004) “Korektoj de la originaj citaĵoj kaj tipaj lokoj de kelkaj birdoj priskribita de John Gould kaj informoj el Novzelando”, Notornis 51, p. 125–130. 
  4. Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) Swallows & martins: an identification guide and handbook. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7.