Hispana Gvineo, aŭ en hispana Guinea Española — oficiale, Territorios Españoles del Golfo de Guinea (Hispanaj Teritorioj de la Golfo de Gvineo)—, konita ankaŭ kiel Guinea Ecuatorial (Ekvatora Gvineo), estis kolonio en Afriko de Hispanio kun la protektorato Hispana Maroko, Ifni kaj la Hispania Saharo. Situa ĉe la golfo de Gvineo, Ĝi iĝis poste la sendependa ŝtato Ekvatora Gvineo. Tiu kolonio formiĝis el la Kolonio Rio Muni (formita en 1900), la insulo Fernando Poo, la Kolonio de Elobey, Annobono kaj Korisko kaj aliaj insuloj apudaj. La kolonio daŭris inter 1885 kaj 1968. Tiu teritorioj estis reunuigitaj en 1926 konvertante sin en Hispana Gvineo.

Hispana Gvineo
11-a de aŭgusto 1926 – 12-a de oktobro 1968

kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Hispana poŝtmarko (1924).

Okaze de la Puĉo en Hispanio de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936, la kolonio restis fidela al la respublika registaro. Nur en la 18a-19a de septembro la Kolonia Gvardio ribeliĝis kaj ekkontrolis la insuloj Fernando Poo; tamen, la kontinenta zono (Bata) restos fidela al la registaro ĝis elŝipiĝo en la 14a de oktobro metis la teritorion en mano de la insurekciintaj militistoj.

En la 1960-aj jaroj Gvineo iĝis parto de la hispana administracio kiel normala regiono, dividita en du provincoj, unu por la insuloj kaj unu por la kontinenta teritorio Rio Muni. Tiu teritorio havis normalan reprezenton en la kontrolita pseŭdo-demokratio de la Frankisma Hispanio. La sendependeco okazis fine de 1968.

Vidu ankaŭ redakti