Blazono de Hispanio

(Alidirektita el Hispana blazono)

La nuna blazono de Hispanio oficialiĝis la 5-an de oktobro 1981, kiel blazono de la hispana reĝo Johano Karlo la 1-a. La nova blazono precipe celis oficiale montri ke finiĝis la antaŭa diktatura epoko de frankismo, kvankam ne tiom se konsideri, ke ĉefa ŝanĝo estis nur la forigon de nigra aglo fone. Fakte la unuaj ekzempleroj kaj bildoj de la demokrata konstitucio de 1976 montras ankoraŭ la frankisman blazonon kun la nigra aglo, same kiel la ankoraŭaj hispanaj flagoj de la hispanaj ekstremdekstruloj.

Blazono de Hispanio
la ŝtata blazono
la ŝtata blazono
Uzata ekde: la 5-a de oktobro 1981
vdr

Ambaŭflanke de la blazonŝildo simbole staras la Heraklaj Kolonoj, aludantaj al la geografia situo de Hispanio, sed kun ŝanĝo de la latina moto "Non plus ultra" (ne estas tero trans ĝi -pro Ĝibraltaro-) al "Plus ultra" (estas tero trans ĝi -pro Ameriko-). En la centro estas blufona faketo kiel simbolo de la franca dinastio de Burbonoj kiu regas ankoraŭ en Hispanio. La kvar kvaronoj de supre kaj maldekstre estas la blazonoj de Kastilio, Leono, Aragono kaj Navaro, kristanaj regnoj kiuj iel kaj iam kuniĝis por komponi Hispanion ekde 1492. Samjare la Katolikaj Gereĝoj konkeris ankaŭ la restintajn teritoriojn de la Nazaria Granada Reĝlando, kies supozita blazono aperas en la suba pinteto.

Vidu ankaŭ redakti