Hispanio en la Somera Olimpiko 1960

sporta delegacio

La hispana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1960 en Romo havis 144 sportistojn. Ili partoprenis en 16 fakoj. Flagtenanto de la hispana teamo estis Jaime Belenguer. La sportistoj atingis unu bronzan medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 41-an rangon.

emblemo de la Hispana Olimpika Komitato
emblemo de la Hispana Olimpika Komitato
Frankisma Hispanio en la Somera Olimpiko 1960
Somera Olimpiko 1960 en Romo
Flagtenanto:  Jaime Belenguer
Sportistoj 144 en 16 fakoj
Medaloj
rango: 41
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
1
Sume
1
vdr

Kunordigis la teamon la Hispana Olimpika Komitato, fondita en 1912. Estis la kvara fojo en olimpiko, ke ĝi reprezentis la dekstrisman Frankisman Hispanion, kiu instaliĝis sekve de la Hispana Enlanda Milito de 1936. Post la bojkoto de la antaŭa olimpiko fare de Hispanio, la teamo en 1960 estis despli ampleksa.

Eksteraj ligiloj redakti

 
olimpika emblemo