Hjerl Hede estas subĉiela muzeo en la komunumo Holstebro, situanta inter la urboj Skive kaj Holstebro en Danio. Ĝi prezentas la historion de kampara Jutlando de la ŝtonepoko ĝis la moderna epoko.

Hjerl Hede
Hjerl Hede
Hjerl Hede
subĉiela muzeo
Lando  Danio
Situo Holstebro Municipality
Urbo Vinderup
Estiĝo 1930
Malfermo 1930
Koordinatoj 56° 29′ 5″ N, 8° 52′ 10″ O (mapo)56.484818.8695Koordinatoj: 56° 29′ 5″ N, 8° 52′ 10″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Danio

Hjerl Hede (Danio)
Hjerl Hede (Danio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Midtjylland

Hjerl Hede (Midtjylland)
Hjerl Hede (Midtjylland)
DEC
Map
Hjerl Hede
Parto de Q20033233 vd
Retpaĝo http://www.hjerlhede.dk
vdr
Hjerl Hede
La preĝejo de Hjerl Hede estas rekonstruo de Tjørring Kirke

Historio redakti

La muzeo estis fondita en 1930 de la direktoro Hans Peter Hjerl Hansen kaj ĝis 1979 ĝi estis funkciigita de la Hjerl Fondaĵo . En 1979 la muzeo estis apartigita de la fondaĵo kaj ekde tiam funkcias kiel sendependa institucio. La 1-an de Januaro 2012 ĝi kunfandiĝis kun la Holstebro-Muzeo kaj Strandingsmuseum St. George por formi la institucion "De Kulturhistoriske Museer i Holstebro Kommune".

Priskribo redakti

Hjerl Hede konsistas el pli ol 50 konstruaĵoj, kiuj ebligas la vizitantojn konatiĝi kun la malnova dana vilaĝa vivo. La muzeo esence konsistas el tri grandaj partoj, la malnova vilaĝo, la erikeja administrada muzeo kaj la arbara muzeo. Originala apartaĵo estas la ŝtonepoka vilaĝo, kie la vizitantoj dum la somera sezono povas observi "verajn" ŝtonepokajn homojn dum ilia aktiveco.

Hjerl Hede estas parto de la reto de ŝtate agnoskitaj muzeoj en Danio. La muzeo volas transdoni "vivan historion" kaj ek de la fino de junio ĝis la komenco de aŭgusto proksimume 100 virinoj, infanoj kaj viroj montros diversajn, plejparte malnovajn, nun forgesitajn manfaritaĵojn. La lernejo estas loĝata de infanoj en historiaj vestoj kaj malgrandaj objektoj estas faritaj por vizitantoj en la forĝejo. En la nutraĵvendejo eblas aĉeti varojn "de la malnova tempo" kaj pano kaj kukoj estas bakitaj en la bakejo.

Enhavo de la muzeo redakti

Sur la vasta tereno interalie estas montrata

Retejoj redakti

  • Oficiala retejo Hjerl Hede
  • Per Brunsgård: Hjerl Hede - Frilandsmuseets 100 års jubilæum. Alirita la 23-an de januaro 2018 (dana).