Höðr

nord-ĝermana dio
(Alidirektita el Hodhr)

Praislande/pranorvege Höðr, novislande Höður, novskandinave Höder, germane Hödur, estas en la nord-ĝermana mitologio unu el la filoj de Odino kaj Frigg.

Höðr
Höður mortigas sian fraton
Höður mortigas sian fraton
nord-ĝermana diaĵo
Informoj
Sekso vira
Sankondiĉo blindeco
Familio Azoj
Patro Odino
Patrino Frigg
Gefratoj Baldr • Hermodo • BragiToro • Meili • VidaroVáli
vdr

Höðr estis blinda. La trompema dio Loki per mistifiko aranĝis ke Höðr kontraŭvole mortpafis sian propran fraton Baldr per viska sago. Kiel venĝo por tio, Höðr estis poste mortigita de Váli.