Hohe Loog (Haardt)
La monto Hohe Loog estas 618,7 m alta monto en la Haardt, mezmontara ĉeno je la orienta rando de la Palatinato. Ĝi situas sur la teritorio de la sendistrikta urbo Neustadt an der Weinstraße en Rejnlando-Palatinato.
Hohe Loog | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 618,7 m | ||
Situo | apud Neustadt an der Weinstraße, Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Haardt, Palatinata arbaro | ||
Geografia situo | 49° 20′ N, 8° 6′ O (mapo)49.3325833333338.0953333333333Koordinatoj: 49° 20′ N, 8° 6′ O (mapo) | ||
| |||
La nomo devenas de la malnovgermana vorto loog por „limsigno“.
Geografio
redaktiSituo
redaktiLa Hohe Loog estas arbokovrata kaj troviĝas en la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro –Nordaj Vogezoj kaj la Naturparko Palatinata Arbaro. Ĝia pinto situas 3,6 km sudokcidente de la centro de Neustadt, 3,2 km okcidentnordokcidente de Diedesfeld kaj 4 km nordokcidente de Maikammer. En distanco de 1,7 sudokcidente troviĝas la plej alta monto de la Haardt, la Kalmit (alteco 672,6 m).
Norde estas la valo Kaltenbrunner Tal. Oriente allimas la 2 km² granda altebenaĵo de Hohe-Loog (alteco 583,4 m). La nordorienta ŝultro de la monto estas la Rutschsteinberg kaj la sudorienta etendaĵo la monto Rittersberg (alteco 531,8 m) kun kruco, kiu transiras al la Schlossberg (alteco 379,2 m) kun la kastelo Hambach. La sudsudorienta sprono estas la Sommerseite (alteco 540,8 m) kaj de tie sude la Sommerberg (alteco 501,9 m). En la sudokcidente estas Zwergberg (alteco 592,5 m), kaj norde de tiu la Sternberg (alteco 511,3m).
Geologio
redaktiLa surfaco de Hohe Loog konsistas el sabloŝtono.
Galerio
redakti-
rigardo sur Hohe Loog
-
pinto
-
pinto
-
Hohe-Loog-domo
-
“Sühnekreuz“ sur la monto Rittersberg
-
Hohe Loog – rigardo de la Taubenkopf
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Hohe-Loog-Haus, auf pwv-hambach.de