Holger Boos

germana instruisto kaj esperantisto

Holger BOOS (naskiĝis la 29-an de aprilo 1974, do nun 49-jara) estas germana esperantisto, iama prezidanto de TEJO (2001–2003).

Holger Boos
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1974 (1974-04-29) (49-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Holger Boos abiturientiĝis en 1993 en Kolonjo. Li studis la anglan kaj historion por fariĝi instruisto.

Ekde 1995 li kunorganizis la ĉiujaran Internacian Seminarion (IS) de Germana Esperanto-Junularo (GEJ).[1] De 1997 ĝis 2000 li estis la ĉeforganizanto kaj estrarano de GEJ.

En 1996 kaj 1997 li reprezentis Germanan Esperanto-Junularon kiel komitatano A de TEJO. En 1999 li fariĝis estrarano de TEJO. Li unue respondecis pri kongresoj, nome pri Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ekde 2001 li estis prezidanto de TEJO. En 2003 li demisiis, deklarante al Libera Folio: Nia demisio estas protesto kontraŭ la agado de la UEA-estraro ĝenerale, kaj aparte rilate al la traktado de TEJO.

Holger Boos loĝis en Kempen (Malsupra Rejno) en 2010.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 10