Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso

muzeo en Usono

La Los-Anĝelesa Holokaŭsta Muzeo (angle Los Angeles Museum of the Holocaust, akronime LAMOTH), estas usona muzeo pri la holokaŭsto kaj ĝia memoro, situanta en Los-Anĝeleso en la ŝtato Kalifornio [1]. La muzeo estis establita en 1961 kaj estis la unua holokaŭsta muzeo establita en Usono [2].

Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso
Los Angeles Museum of the Holocaust
muzeoneprofitcela organizaĵo • organizaĵo laŭ 501(c)(3)
Lando Usono vd
Situo Los-Anĝeleso
Estiĝo 1961
Koordinatoj 34° 3′ 50″ N, 118° 22′ 8″ U (mapo)34.0639-118.369Koordinatoj: 34° 3′ 50″ N, 118° 22′ 8″ U (mapo)
Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso (Kalifornio)
Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso (Kalifornio)
DEC
Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso
Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso
Situo de Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso
Map
Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo http://www.lamoth.org/
vdr
Enirejo

La muzeo estis fondita fare de grupo de usonaj holokaŭsto pluvivantoj kiuj renkontis en 1961 kaj rakontis unu la alian pri siaj travivaĵoj de la holokaŭsto. Dum la renkontiĝoj, ili malkovris ke multaj el ili havis diversajn objektojn de la holokaŭsto, kiel ekzemple fotoj, koncentrejuniformoj, aŭ aliajn objektojn de historia valoro. Ili venis al la konkludo, ke tiuj objektoj bezonas konservadon kaj devas esti prezentitaj al la ĝenerala publiko, kaj en la sama jaro ili fondis la muzeon. La deklaritaj celoj de la muzeo estas konservado kaj edukado.

Post ĝia establado, estis decidite ke enirejo al la muzeo estus senpaga, pro la deziro de la fondintoj disvastigi la memoron pri la holokaŭsto eĉ al tiuj kiuj estas nekapablaj pagi. Kelkaj el la fondgrupo daŭre estas aktivaj en la administrado de la muzeo.

En 2010, la nova konstruaĵo de la muzeo estis inaŭgurita, kiu inkludas arkitekturajn dezajnojn same kiel unikajn teknologiajn evoluojn [3][4].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti